Dum la tempo de Nero tiel en la cirko, kiel en la amfiteatroj
populariĝis vesperaj spektakloj, antaŭe maloftaj kaj aranĝataj
nur en esceptaj okazoj. La aŭgustanoj ŝatis ilin, ĉar ofte
sekvadis ilin festenoj kaj drinkadoj, daŭrantaj ĝis la mateno.
Kvankam la popolo estis jam trosata de la sangoverŝado,
tamen, kiam diskoniĝis la famo, ke venas la fino de la
cirkludoj kaj ke la lastaj kristanoj estas mortontaj en la
vespera spektaklo, sennombraj amasoj plenigis la amfiteatron.
La aŭgustanoj venis senescepte, ĉar ili konjektis, ke ĝi ne
estos ordinara spektaklo kaj ke la cezaro decidis aranĝi al si
tragedion el la doloro de Vinicius. Tigellinus gardis sekreton
pri la speco de torturo, destinita por la fianĉino de la juna
tribuno, sed ĉi tio ekscitis nur la ĝeneralan scivolon. Tiuj, kiuj
iam vidadis Ligian ĉe Plautiusoj, rakontis nun mirindaĵojn pri
ŝia belegeco. Aliajn interesis antaŭ ĉio la demando, ĉu efektive
ili vidos ŝin hodiaŭ sur la areno, ĉar multaj el tiuj, kiuj aŭdis
la respondon, kiun la cezaro donis al Petronius ĉe Nerva,
komentis ĝin dusence. Kelkaj simple supozis, ke Nero transdonos
aŭ eble eĉ jam transdonis la knabinon al Vinicius: oni
rememoris, ke ŝi estas garantiulino kaj rajtas, sekve de tio, adori
tiujn diojn, kiuj plaĉis al ŝi, kaj ke la leĝo de nacioj ne permesas
ŝin puni.
La necerteco, atendado kaj scivolo ekregis ĉiujn rigardantojn. La cezaro alvenis pli frue, ol ordinare, kaj kun lia alveno oni komencis denove flustri al si reciproke, ke tamen okazos certe io eksterordinara, ĉar, krom Tigellinus kaj Vatinius, Neron akompanis Cassius, centuriestro kun grandega staturo kaj grandega forto, kiun la cezaro kunprenadis nur tiam, kiam li volis havi apude defendanton, ekzemple kiam plaĉis al li fari noktajn ekskursojn en Suburran, kie li amuzis sin per la ludo, nomata sagatio, konsistanta en suprenĵetado de renkontitaj envoje knabinoj sur soldata mantelo. Oni rimarkis ankaŭ, ke en la amfiteatro mem estis entreprenitaj certaj gardorimedoj. Oni pligrandigis la pretorian gardon, kaj la komandon super ĝi havis ne centuriestro, sed tribuno, Subrius Flavius, konata