ĝis nun pro sia blinda sindono al Nero. Oni ekkomprenis tiam, ke la cezaro deziras por ĉia eventualo sendanĝerigi sin kontraŭ eksplodo de malespero flanke de Vinicius, kaj la scivolo kreskis ankoraŭ pli.
Ĉies rigardoj turnadis sin kun streĉita intereso al la loko, kie sidis la malfeliĉa fianĉo. Kaj li, tre pala, kun frunto kovrita de ŝvitgutoj, estis necerta, kiel la aliaj, sed maltrankvila ĝis la plejfundo de la animo. Petronius, ne sciante mem precize, kio okazos, diris al li nenion, li nur demandis Viniciuson, reveninte de Nerva, ĉu li estas preta al ĉio, kaj poste, ĉu li ĉeestos la spektaklon. Vinicius respondis al ambaŭ demandoj: „Jes!” sed ĉe tio ĉi malvarma tremo trakuris lian tutan korpon, ĉar li komprenis, ke Petronius demandis ne senkaŭze. Li mem vivis de ia tempo kvazaŭ duonvive, li mem profundiĝis jam en la morto kaj konsentis la morton de Ligia, ĉar ĝi devis esti por ili ambaŭ kune liberiĝo kaj geedziĝo, sed nun li ekkonis, ke alia afero estas pensi de malproksime pri la lasta momento, kiel pri trankvila endormiĝo, kaj alia — iri rigardi torturon de persono, pli kara, ol la vivo. Ĉiuj antaŭe suferitaj doloroj vekiĝis en li denove. La kvietigita malespero komencis denove krii en lia animo; ekregis lin la antaŭa deziro savi Ligian por ĉia kosto. De la mateno li volis penetri en la cunicula, por certiĝi, ĉu Ligia troviĝas tie, sed pretoriaj gardoj postenis ĉe ĉiuj pordegoj kaj la ordonoj estis tiel severaj, ke la soldatoj, eĉ konantaj la junan tribubon, lasis sin moligi nek per peto, nek per oro Al Vinicius ŝajnis, ke la necerteco mortigos lin, antaŭ ol li ekvidos la spektaklon. Ie en la fundo de lia koro pulsetis ankoraŭ la espero, ke eble Ligia ne estas en la amfiteatro kaj ke ĉiuj timoj estas vanaj. En momentoj li kroĉis sin al ĉi tiu penso per ĉiuj fortoj. Li parolis al si, ke Kristo ja povis preni ŝin el la malliberejo, sed Li ne povis permesi ŝian turmenton en la cirko.
Antaŭe li konsentis jam en ĉio Lian volon, nun, kiam, forpuŝite de la pordoj de la cunicula, li revenis sian lokon en la amfiteatro. kaj kiam el scivolaj rigardoj, al li direktataj, li ekkonis, ke plej teruraj supozoj povas esti pravaj, li komencis en la animo petegi Kriston pri savo, kun pasio simila al minaco. „Vi povas!” li ripetadis, konvulsie kunpremante la manojn, „Vi povas!” Antaŭe li eĉ ne supozis, ke ĉi tiu momento, kiam ĝi iĝos reala, estos tiel terura, Nun, ne konsciante, kio kun li okazas, li antaŭsentis tamen, ke se li vidos turmenton de Ligia, tiam lia tuta amo ŝanĝos sin en malamon, kaj la kredo en lia koro — en malesperon. Kaj kune teruris lin ĉi tiu sento, ĉar li timis ofendi