Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/229

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kriston, kiun li petegis pri kompato kaj miraklo. Li ne petis jam pri ŝia vivo, li deziris nur, ke ŝi mortu antaŭ ol oni ŝin kondukos sur la arenon, kaj el la senfunda abismo de doloro li ripetadis en la animo: „Almenaŭ tion ĉi al mi ne rifuzu, kaj mi amos Vin ankoraŭ pli, ol ĝis nun mi Vin amis!” Fine liaj pensoj senkateniĝis, kiel ondoj, tordataj de ventego. Vekiĝadis en li avido je venĝo kaj sango. Ekkaptadis lin furioza deziro ĵeti sin sur Neron kaj sufoki lin antaŭ ĉiuj rigardantoj, kaj kune li sentis, ke per ĉi tiu pasio li denove ofendas Kriston kaj malrespektas Liajn ordonojn. En momentoj trafulmadis lian kapon la espero, ke ĉion tion, antaŭ kio tremis lia animo, forturnos eble ankoraŭ la ĉiopova kaj kompatema mano, sed tiuj fulmoj tuj estingiĝadis, kvazaŭ en senlima senreviĝo pro tio, ke Tiu, kiu povis per unu vorto detrui ĉi tiun cirkon kaj savi Ligian, forlasis ŝin tamen, kvankam ŝi fidis kaj amis Lin per ĉiuj fortoj de sia pura koro. Kaj li pensis plue, ke ŝi kuŝas tie en la malluma cuniculum, malforta, sendefenda, forlasita, donita al plaĉo aŭ malplaĉo de brutsimilaj gardistoj, dum li devas atendi senhelpe en ĉi tiu terura amfiteatro, ne sciante, kian turmenton oni elpensis por ŝi kaj kion li ekvidos post momento. Fine, kiel homo, falanta en abismon, ekkaptas ĉion, kio kreskas ĉe ĝia rando, tiel li ankaŭ ekkaptis ambaŭmane la penson, ke tamen nur per la kredo li povas ŝin savi. Restis ja nur tiu ĉi sola rimedo! Petro ja diris, ke per la kredo oni povas movi la fundamentojn de la tero!

Do li koncentriĝis, subpremis en si la dubon, fermis sian tutan estaĵon en du vortojn: mi kredas, kaj atendis miraklon.

Sed kiel trostreĉita kordo devas krevi, tiel ankaŭ lin rompis la streĉo. Kadavra paleco kovris lian vizaĝon kaj la korpo komencis rigidiĝi. Tiam li ekpensis, ke lia preĝo estas elaŭskultita, ĉar jen li mortas. Ekŝajnis al li, ke Ligia sendube ankaŭ estas jam mortinta kaj ke Kristo tiamaniere prenas ilin al si. La areno, la blankaj togoj de la sennombraj rigardantoj, la lumo de milo da lampoj kaj torĉoj, ĉio kune malaperis de lia vido.

Sed tiu senforteco ne daŭris longe. Post momento li vekiĝis, aŭ pli ĝuste vekis lin la piedfrapado de la malpaciencanta popolo.

— Vi estas malsana — diris al li Petronius — ordonu reporti vin hejmen.

Kaj ne atentante, kion diros al ĉi tio la cezaro, li leviĝis, por subteni Viniciuson kaj eliri kune kun li. Lia koro ŝvel-