is de kompato, kaj krome incitis lin neelporteble tio, ke la cezaro rigardis tra la smeraldo Viniciuson, studante kun kontenteco lian doloron, eble tial, por poste priskribi ĝin en patosaj strofoj kaj gajni aplaŭdojn de aŭskultantoj.
Vinicius ekskuis la kapon. Li povis morti en ĉi tiu amfiteatro, sed li ne povis eliri el ĝi. La spektaklo estis ja komencota en plej proksimaj minutoj.
Efektive preskaŭ en la sama momento la urboprefekto ĵetis antaŭ sin rugan tukon, kaj je ĉi tiu signo ekknaris la rigliloj kontraŭ la cezara podio, kaj el la nigra faŭko sur la hele lumigitan arenon eliris Ursus.
La grandegulo palpebrumis, videble blindigita de la lumo, reganta sur la areno, poste li elŝovis sin sur ĝian mezon, rigardante ĉirkaŭen, kvazaŭ li volus ekkoni, kontraŭ kio li devos batali. Ĉiuj aŭgustanoj kaj pliparto de la rigardantoj sciis, ke tio estas la homo, kiu sufokis Croton, tial je lia vido murmuro aŭdiĝis en ĉiuj vicoj. En Romo ne mankis gladiatoroj, multege superantaj la ordinaran homan kreskon, sed iun similan me vidis ankoraŭ la okuloj de la kviritoj. Cassius, staranta en la podio post la cezaro, ŝajnis kontraŭ tiu ligo homo senaspekta. La senatanoj, la vestpastrinoj, la cezaro, la aŭgustanoj kaj la popolo rigardis kun la ravo de kompetentuloj kaj cirkamantoj liajn potencajn femurojn, dikajn, kiel branĉoj, la bruston, similan al du kunigitaj ŝildoj, kaj. la herkulajn brakojn. La murmuro kreskis kun ĉiu momento. Por tiuj amasoj ne povis ekzisti plezuro pli granda, ol vidi tiajn muskolojn en movo, en streĉo kaj en batalo. La murmuro ŝanĝadis sin en ekkriojn kaj en ekscititajn demandojn, kie loĝas la gento, en kiu naskiĝas similaj grandeguloj, kaj li staris en la mezo de la amfiteatro, nuda, pli simila al ŝtona koloso, ol al homo, kun koncentrita kaj kune malgaja vizaĝo de barbaro, kaj, vidante la malplenan arenon, rigardis kun miro per siaj bluaj, infanaj okuloj jen la publikon, jen la cezaron, jen la kradojn de la cunicula, el kie li atendis torturistojn.
En la momento, kiam li estis eniranta la arenon, en lia koro de simplulo lastfoje ekpulsis la espero, ke eble atendas lin kruco, sed, kiam li ekvidis nek krucon, nek pretan kavon, li ekpensis, ke li ne indas tian favoron kaj ke li devos morti alie, certe de sovaĝaj bestoj. Li estis senarma kaj decidis perei, kiel decas al konfesanto de la „Ŝafido”, trankvile kaj pacience. Dume li volis preĝi ankoraŭ al la Savinto, do, genuiĝinte sur la areno, li kunmetis la manojn kaj levis la rigardon al la