steloj, flagrantaj tra la supra malfermaĵo de la cirko.
Ĉi tiu sinteno malplaĉis al la amasoj. Oni jam havis sufiĉe da kristanoj, mortantaj kiel ŝafoj. Oni komprenis, ke se la grandegulo ne volos sin defendi, la spektaklo malsukcesos. Tie kaj ie aŭdiĝis eksibloj. Kelkaj komencis voki pri la mastigophori, kies tasko estis vipi luktistojn, ne volantajn batali. Post momento tamen ĉiuj eksilentis, ĉar neniu sciis, kio atendas la grandegulon kaj ĉu li ne volos batali, kiam li renkontos la morton, okulo kontraŭ okulo.
Oni ne atendis plu longe. Subite aŭdiĝis la akra sono de la trumpetoj, kaj je ĉi tiu signo malfermiĝis la krado kontraŭ la cezara podio kaj sur la arenon enkuris, meze de krioj de bestistoj, grandega germana uro, portanta sur la kapo nudan virinan korpon.
— Ligia! Ligia! — ekkriis Vinicius.
Poste li ekkaptis ambaŭmane la harojn sur la tempioj, kuntordiĝis, kiel homo, kiu eksentis en si la pinton de lanco, kaj per raŭka, nehoma voĉo komencis ripeti:
— Mi kredas! mi kredas!.... Kristo! miraklon!!
Kaj li eĉ ne sentis, ke en ĉi tiu momento Petronius kovris lian kapon per la togo. Ŝajnis al li, ke morto aŭ doloro vualis liajn okulojn. Li ne rigardis, li ne vidis. Ekregis lin la sento de ia terura malpleno. En lia kapo restis nek unu penso, nur la buŝo ripetadis, kvazaŭ freneze:
— Mi kredas! mi kredas! mi kredas!
Subite la amfiteatro eksilentis. La aŭgustanoj leviĝis de siaj lokoj, kiel unu homo, ĉar sur la areno okazis io eksterordinara. La ligo, antaŭ momento humila kaj preta al morto, ekvidinte nun sian reĝidinon sur la kornoj de la sovaĝa besto, saltleviĝis, kvazaŭ brulvundita per fajro, kaj, klininte la nukon, komencis kuri oblikve al la furioza besto.
El ĉiuj brustoj elŝiris sin mallonga ekkrio de miro, kiun sekvis profunda silento; la ligo dume alkuris en unu momento la furiozan urviron kaj ekkaptis ĝin je la kornoj.
— Rigardu! — ekkriis Petronius, deŝirante la togon de la kapo de Vinicius.
Kaj ĉi tiu leviĝis, klinis malantaŭen sian tolpalan vizaĝon, kaj komencis rigardi la arenon per vitrosimilaj, senkonsciaj okuloj.
Ĉiuj brustoj ĉesis spiri. En la amfiteatro oni povis aŭdi traflugantan muŝon. La homoj ne volis kredi al la propraj okuloj. Kiel longe Romo ekzistis, oni vidis nenion similan.