La ligo tenis la sovaĝan beston je la kornoj. Liaj piedoj eniĝis ĝis super la maleoloj en la sablon, la dorso kurbiĝis, kiel streĉita pafarko, la kapo kaŝiĝis inter la ŝultrojn, la muskoloj de la brakoj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis sub ilia premo, sed li haltigis la uron loke. La homo kaj la besto iĝis tiel senmovaj, ke al la rigardantoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo aŭ Tezeo, aŭ grupon, skulptitan el ŝtono. Sed en tiu ŝajna trankvilo oni sentis teruran streĉon de la du fortegoj. La uro, same kiel la homo, enigis la piedojn en la sablon, kaj ĝia malhela, vila korpo kuntiriĝis tiel, ke ĝi ŝajnis simila al grandega bulo. Kiu elĉerpiĝos la unua, kiu falos la unua, jen estis la demando, kiu por tiuj rigardantoj, amegantaj la cirkajn batalojn, signifis ĉi-momente pli, ol ilia propra sorto, ol la tuta Romo kaj ĝia mondoregado. Tiu ligo estis nun por ili duondio, inda je adoro kaj statuoj. Eĉ la cezaro mem leviĝis. Li kaj Tigellinus, aŭdinte pri la fortego de la homo, speciale aranĝis ĉi tiun spektaklon kaj moke parolis al si: „Venku tiu Crotomortiginto la uron, kiun ni por li elektos”, nun dume ili rigardis kun mirego la bildon, kiun ili havis antaŭ si, kvazaŭ ne kredante, ke ĝi povus esti vero. En la amfiteatro oni povis vidi homojn, kiuj, levinte la manojn, restis tiel. Al aliaj ŝvito surverŝis la fruntojn, kvazaŭ ili mem batalus kontraŭ la besto. En la cirko oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj kaj la bruetadon de karboj, defalantaj de la torĉoj. La voĉoj morthaltis en la buŝoj de la rigardantoj, la koroj nur bategis en la brustoj, kvazaŭ volante ilin krevigi. Ŝajnis al ĉiuj, ke la batalo daŭras jarcentojn.
Dume la homo kaj la besto staris ĉiam en terura streĉo, oni dirus, fiksitaj en la teron.
Subite el la areno aŭdiĝis obtuza, ĝemsimila muĝo, post kiu el ĉiuj brustoj elŝiris sin ekkrio, kaj denove ekregis silento. La homoj kredis, ke ili sonĝas: la monstra kapego de la uro turniĝadis en la feraj manoj de la barbaro.
Kaj la vizaĝo de la ligo, lia nuko kaj brakoj ruĝiĝis purpure, lia dorso kurbiĝis ankoraŭ pli. Oni vidis, ke li streĉas la reston de siaj superhomaj fortoj, sed ke ili sufiĉos al li jam por nelonge.
Ĉiam pli obtuza, pli raŭka kaj ĉiam pli dolora muĝado de la uro miksis sin kun fajfa spirado de la brusto de la grandegulo. La kapego de la besto turniĝadis ĉiam pli, kaj el la faŭko elŝoviĝis longa, ŝaŭmokovrita lango.