Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Unu momento ankoraŭ — kaj la orelojn de la pli proksimaj rigardantoj atingis kvazaŭ krako de ostoj, post kio la besto falegis teren kun mortrompita nuko.

Tiam la grandegulo deŝovis en unu momento la ŝnurojn de ĝiaj kornoj kaj, preninte la knabinon sur la brakojn, komencis spiri rapide.

Lia vizaĝo paliĝis, la haroj kungluiĝis de ŝvito, la ŝultroj kaj la brakoj ŝajnis surverŝitaj per akvo. Dum momento li staris tiel kvazaŭ duone konscia, poste tamen li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon.

Kaj la amfiteatro ekfrenezis.

La muroj de la konstruaĵo komencis tremi pro kriegado de kelkdek mil rigardantoj. De la komenco de la spektakloj oni ne vidis tian ekscitegon. La homoj, sidantaj en la pli altaj vicoj, forlasis ilin kaj komencis paŝi malsupren, interpremante sin en la interbenkoj, por rigardi pli proksime la fortegulon. De ĉie aŭdiĝis vokoj pri kompato, vokoj pasiaj, obstinaj, kiuj baldaŭ ŝanĝiĝis en unu ĝeneralan krion. Por la popolo, adoranta la fizikan forton, tiu grandegulo iĝis nun kara kaj unua persono en Romo.

Kaj li komprenis, ke la popolo postulas, ke oni lasu al li la vivon kaj redonu la liberecon, sed videble ne nur pri si mem li zorgis. Dum momento li rigardis ĉirkaŭen, poste li proksimiĝis al la cezara podio kaj, balancante sur la etenditaj brakoj la korpon de la knabino, levis la okulojn kun la esprimo de petego, kvazaŭ li volus diri:

— Ŝin kompatu! ŝin ŝparu! por ŝi mi tion faris!

La rigardantoj komprenis bonege, kion li postulis.

Je la vido de la sveninta knabino, kiu apud la grandega korpo de la ligo ŝajnis malgranda infano, kortuŝo ekregis la popolon, la kavalirojn kaj la senatanojn. Ŝia delikata figuro, tiel blanka, kvazaŭ skulptita el alabastro, ŝia sveno, la terura danĝero, el kiu savis ŝin la grandegulo, kaj fine ŝia beleco kaj lia amo ekskuis la korojn. Kelkaj kredis, ke tio estas patro, peteganta kompaton por sia infano. La kompato eksplodis subite, kiel flamo. Sufiĉe jam oni havis da sango, sufiĉe da morto, sufiĉe da turmentoj. Larmopremitaj voĉoj komencis voki pardonon por ili ambaŭ.

Ursus dume antaŭeniĝadis laŭronde de la areno kaj, balancante ĉiam la knabinon sur la brakoj, per la gesto kaj okuloj petegis por ŝi la vivon. Subite Vinicius leviĝis de sia loko, transsaltis la ĉirkaŭbaron, apartigantan la unuajn vicojn de la