Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sub la frapantaj piedoj kaj vualis la amfiteatron. Meze de la ekkrioj aŭdiĝis la voĉoj: „Ahenobarbus! patrinmurdinto! brulmetinto!”

Nero ektimis. La popolo estis ĉiopova reganto en la cirko. La antaŭaj cezaroj, precipe Caligula, kuraĝis iafoje kontraŭstari ĝian volon, kio cetere ĉiam kaŭzadis ribelojn, eĉ sangoverŝon. Sed Nero estis en diferenca situacio. Unue, kiel komedianto kaj kantisto, li bezonis la favoron de la popolo, due, li volis havi ĝin pro si kontraŭ la senato kaj patricioj, kaj fine, post la bruligo de Romo li penis ĉiel favorigi ĝin al si kaj direkti ĝian koleron kontraŭ la kristanojn. Li ekkomprenis fine, ke kontraŭstari pli longe estus simple danĝere. Ribelo, komencita en la cirko, povus ekregi la tutan urbon kaj kaŭzi neantaŭvideblajn konsekvencojn.

Li rigardis do ankoraŭ fojon al Subrius Flavius, al la centuriestro Scaevinus, parenco de la senatano, al la soldatoj, kaj, vidante ĉie kuntiritajn brovojn, kortuŝitajn vizaĝojn kaj fiksitajn sur li okulojn, li donis la signon de pardono.

Tiam tondro de aplaŭdoj eksonis de supre ĝis malsupre. La popolo estis jam certa pri la vivo de la kondamnitoj, ĉar de Ĉi tiu momento ili iĝis kvazaŭ ĝiaj zorgatoj, kaj eĉ la cezaro ne kuraĝus persekuti ilin plu per sia venĝo.