Kvar bitinianoj gardeme portis Ligian al la domo de Petronius.
Vinicius kaj Ursus iris apude, rapidante, por transdoni
ŝin plej baldaŭ en la manojn de greka kuracisto. Ili iris en
silento, ĉar post la ĉi-tagaj travivaĵoj ili ne kapablis al interparolo.
Vinicius estis ĝis nun kvazaŭ duonkonscia. Li ripetadis
al si, ke Ligia estas savita, ke minacas ŝin plu nek malliberejo,
nek morto en la cirko, ke iliaj malfeliĉoj finiĝis por ĉiam kaj
ke li prenas ŝin nun hejmen, por ne disiĝi plu kun ŝi. Kaj ŝajnis
al li, ke ĝi estis pli ĝuste komenco de iu alia vivo, ol realaĵo.
De tempo al tempo li kliniĝadis al la malfermita portilo, por
rigardi tiun karan vizaĝon, kiu en la luna lumo ŝajnis dormanta,
kaj li ripetadis en la pensoj: „Tio estas ŝi! Kristo savis ŝin!”
Li rememoris ankaŭ, ke en la spoliarium, kien li kaj Ursus
portis Ligian, venis iu nekonata al li kuracisto kaj certigis, ke
la knabino vivos. Ĉe tiu ĉi penso ĝojo tiel ŝveligadis lian
bruston, ke en momentoj li malfortiĝadis kaj apogadis sin sur
la ŝultro de Ursus, ne povante iri propraforte. Ursus dume
rigardis la stelluman ĉielon kaj preĝis.
Ili iris rapide tra la stratoj, ĉe kiuj novkonstruitaj domoj forte brilis en la luna lumo. La urbo estis malplena. Nur tie kaj ie aretoj da homoj, kronitaj per hedero, kantis kaj dancis antaŭ portikoj ĉe la sonoj de fluto, ĝuante la belegan nokton kaj la festan tempon, kiu daŭris de la komenco de la cirkludoj. Nur kiam ili estis jam proksime al la domo, Ursus ĉesis preĝi kaj komencis paroli mallaŭte, kvazaŭ li timus veki Ligian:
— Sinjoro, estas Kristo, kiu savis ŝin de la morto. Kiam mi ekvidis ŝin sur la kornoj de la uro, mi ekaŭdis en la animo la voĉon: „Defendu ŝin!” kaj ĝi estis sendube la voĉo de la Ŝafido. La malliberejo elsuĉis miajn fortojn, sed Li redonis ilin al mi por tiu momento kaj Li inspiris tiun sangaman popolon, ke ĝi pledis pro ŝi. Fariĝu Lia volo!
Kaj Vinicius respondis:
— Gloregata estu Lia nomo!....
Sed li ne povis paroli plu, ĉar subite li eksentis, ke grandega ploro ekŝvelas en lia brusto. Ekkaptis lin neregebla deziro ĵeti