Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/238

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LXVIII


Petronius, post la liberigo de Ligia, ne volante inciti la cezaron, sekvis lin kune kun la aliaj aŭgustanoj sur Palatinon. Li deziris aŭskulti, pri kio oni tie parolos, kaj ĉefe konvinkiĝi, ĉu Tigellinus ne elpensos ion novan, por pereigi la knabinon. Tiel ŝi, kiel ankaŭ Ursus iĝis nun, vere, kvazaŭ zorgatoj de la popolo kaj neniu povis levi kontraŭ ilin la manon, ne kaŭzante ribelon. Tamen Petronius, sciante pri la malamo, kiun havis kontraŭ li la ĉiopova prefekto de la pretorio, supozis, ke verŝajne tiu lasta, ne povante atingi lin rekte, penos ankoraŭ venĝi iel ajn kontraŭ lia nevo.

Nero estis kolera kaj incitita, ĉar la spektaklo finiĝis tute alie, ol li deziris. Petroniuson li ne volis komence eĉ rigardi, sed ĉi tiu, ne perdante la malvarman sangon, proksimiĝis al li kun la tuta facileco de „arbitro de eleganteco” kaj diris:

— Ĉu vi scias, dia, kio venas en mian penson? Verku kanton pri virgulino, kiun la ordono de mondreganto liberigas de la kornoj de uro kaj redonas al ŝia amanto. La grekoj havas sentemajn korojn, kaj mi estas certa, ke ravos ilin tia kanto.

Al Nero, malgraŭ lia tuta incito, ekplaĉis ĉi tiu ideo, kaj ĝi ekplaĉis al li duoble: unue, kiel temo por kanto, kaj due, ĉar li povis glori en ĝi sin mem, kiel grandaniman reganton de la mondo, li do rigardis momente Petroniuson, poste diris:

— Jes! eble vi estas prava! Sed ĉu decas al mi kanti la propran bonecon?

— Vi ne bezonas vin nomi. Ĉiu en Romo divenos sen tio, pri kio temas, kaj el Romo la famoj disvastiĝas tra la tuta mondo.

— Kaj vi estas certa, ke tio plaĉos en Aĥajo?

— Je Polukso! — ekkriis Petronius.

Kaj li foriris kontenta, ĉar nun li estis jam certa, ke Nero, kies tuta vivo konsistis el alkonformigado de la realeco al literaturaj ideoj, ne volos senigi sin de la temo, kaj samfakte ligos la manojn al Tigellinus. Tio tamen ne ŝanĝis lian intencon forsendi Viniciuson el Romo, tuj kiam la sano de Ligia ĉesos prezenti malfacilaĵon. Tial do, ekvidinte lin la