Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lian kruelecon, nek liajn frenezaĵojn, tute kvazaŭ li ĉesus esti la sinjoro de ilia vivo aŭ morto. Foje, antaŭ sunsubiĝo, ili ekaŭdis muĝadon de leonoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, aŭdiĝantan el malproksimaj bestejoj. Iam tiuj sonoj teruris Viniciuson, kiel malbona aŭguro. Nun ili rigardis nur ridetante unu la alian, kaj poste ambaŭ levis la okulojn al la vespera ĉielruĝo. Iafoje Ligia, ankoraŭ tre malforta kaj ne povanta paŝi propraforte, endormiĝadis meze de la ĝardena trankvilo, dum li gardis ŝin kaj rigardante ŝian dormolulitan vizaĝon, pensis malgraŭvole, ke ŝi ne estas plu la sama Ligia, kiun li ekkonis ĉe Aulusoj. Efektive, la malliberejo kaj la malsano estingis parte ŝian belecon. En la tempo, kiam li vidadis ŝin ĉe Aulusoj, kaj poste, kiam li venis por forkapti ŝin el la domo de Miriam, ŝi estis belega kune kiel statuo kaj floro; nun ŝia vizaĝo iĝis preskaŭ diafana, la brakoj malgrasiĝis, la korpo maldikiĝis pro la malsano, la buŝo paliĝis kaj eĉ la okuloj ŝajnis malpli bluaj, ol antaŭe. La orhara Eunice, kiu alportadis al ŝi florojn kaj multekostajn teksaĵojn, por kovri ŝiajn piedojn, aspektis apud ŝi, kiel la cipra diino. La estetikulo Petronius vane penis retrovi en ŝi la iamajn ĉarmojn kaj, movante la ŝultrojn, li pensis en la animo, ke ĉi tiu ombro el la Elizeaj kampoj ne valoris tiujn klopodojn, tiujn dolorojn kaj suferojn, kiuj preskaŭ elsuĉis la vivon el Vinicius. Sed Vinicius, kiu amis nun ŝian animon, amis ŝin nur tiom pli, kaj kiam li gardis la dormantinon, ŝajnis al li, ke li gardas la tutan mondon.