Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LXIX


La novaĵo pri la mirakla savo de Ligia rapide disvastiĝis inter la kristanaj restuloj, kiuj ĝis nun evitis la pereon en la persekutado. La konfesantoj komencis kunvenadi, por vidi tiun, al kiu klare manifestiĝis la favoro de Kristo. Venis do unue la juna Nazarius kun Miriam, ĉe kiuj rifuĝis ĝis nun Petro la apostolo, kaj post ili venis aliaj. Ĉiuj ili, kune kun Vinicius, Ligia kaj la kristanaj sklavoj de Petronius, aŭskultis streĉite la rakontadon de Ursus pri la voĉo, kiu eksonis en lia animo kaj ordonis al li batali kontraŭ la sovaĝa besto, kaj ĉiuj foriradis kun nova kuraĝo kaj espero, ke Kristo ne permesos tamen ekstermi sur la tero la reston de siaj konfesantoj, antaŭ ol Li mem venos fari la teruran juĝon. Kaj ĉi tiu espero subtenadis iliajn korojn, ĉar la persekutado ne ĉesis ĝis nun. Kiun ajn la publika famo montris kiel kristanon, tiun la urbaj vigiloj tuj forkaptadis en malliberejon. La viktimoj estis jam, vere, malpli multaj, ĉar la plejparton de la konfesantoj oni jam kaptis kaj martirigis antaŭe, kaj la ceteraj aŭ forlasis Romon, por en malproksimaj provincoj traatendi la uraganon, aŭ kaŝadis sin plej zorge, ne kuraĝante kunvenadi por komunaj preĝoj alie, ol en sablofosejoj, troviĝantaj ekster la urbo. Tamen oni persekutis ilin ankoraŭ, kaj malgraŭ ke la ĝustaj cirkludoj estis jam finitaj, oni ilin tenadis por la sekvontaj, aŭ juĝis tuje. Kvankam la roma popolo ne kredis plu, ke la kristanoj estis la kaŭzintoj de la urbobrulo, tamen oni deklaris ilin malamikoj de la homaro kaj de la ŝtato, kaj la edikto kontraŭ ili daŭre validis.

Petro la apostolo longe ne kuraĝis montriĝi en la domo de Petronius, fine tamen unu vesperon Nazarius anoncis lian alvenon. Ligia, kiu povis jam iri propraforte, kaj Vinicius eliris al li renkonte kaj komencis ĉirkaŭpreni liajn piedojn; li salutis ilin kun kortuŝo tiom pli granda, ke nemulte restis jam el tiuj ŝafoj, kies regadon Kristo al li konfidis kaj pro kies sorto ploris nun lia granda koro. Tial, kiam Vinicius diris al li: „Sinjoro, dank' al via propeto la Savinto ŝin redonis al mi”, li respondis: „Li ŝin redonis al vi pro via