fido kaj tial, por ke ne eksilentu ĉiuj buŝoj, kiuj konfesis Lian nomon”. Kaj videble li pensis tiam pri tiuj miloj de siaj infanoj, disŝiritaj de sovaĝaj bestoj, pri tiuj krucoj, per kiuj oni plenŝtopis la arenojn kaj pri tiuj fajraj palisoj en la ĝardenoj de la „monstro”, ĉar li parolis ĉi tion kun grandega doloro. Vinicius kaj Ligia rimarkis ankaŭ, ke liaj haroj tute blankiĝis, la tuta figuro kliniĝis, kaj en la vizaĝo li havis tiom da malĝojo kaj doloro, kvazaŭ li mem suferus Ĉiujn tiujn turmentojn kaj torturojn, kiujn suferis la viktimoj de la furiozo kaj frenezo de Nero. Sed ili ambaŭ komprenis jam, ke se Kristo mem subiĝis al la turmento kaj morto, neniu povas tion eviti. Tamen iliaj koroj sangis je la vido de la apostolo, premita sub la pezo de l' aĝo, penado kaj doloro. Sekve Vinicius, kiu post kelkaj tagoj intencis veturigi Ligian en Neapolon, kie ili celis renkonti Pomponian Graecinan kaj iri pluen, en Sicilion, komencis lin petegi, ke li forlasu kune kun ili Romon.
Sed la apostolo metis la manon sur lian kapon kaj respondis:
— Jen mi aŭdas en la animo la vortojn de la Sinjoro, kiu apud la Tiberiada lago diris al mi: „Kiam vi estis pli juna, vi zonadis vin kaj iradis tien, kien vi volis, sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj iu alia zonos vin kaj kondukos tien, kien vi ne volas”. Prave do estas, ke mi sekvu mian ŝafaron.
Kaj kiam ili eksilentis, ne komprenante, kion li diras, li aldonis:
— Mia penado venas al la fino, sed la gastigon kaj ripozon mi trovos nur en la domo de la Sinjoro.
Poste li turniĝis al ili, dirante: „Memoru pri mi, ĉar mi vin amis, kiel patro amas siajn infanojn, kaj kion ajn vi faros en la vivo, faru ĝin je la gloro de la Sinjoro”.
Tiel parolante, li levis super ili siajn maljunajn, tremantajn manojn kaj benis ilin, dum ili premis sin al li, sentante, ke ĝi estas eble la lasta beno, kiun ili ricevas el liaj manoj.
Tamen estis al ili destinite vidi lin ankoraŭ unu fojon. Kelkajn tagojn poste Petronius alportis alarman novaĵon el Palatino. Oni malkovris tie, ke unu el la liberigitoj de la cezaro estis kristano kaj oni trovis ĉe li leterojn de la apostoloj Petro kaj Paŭlo el Tarso, ankaŭ leterojn de Jakobo, Judo kaj Johano. La restado de Petro en Romo estis jam antaŭe konata al Tigellinus, li supozis tamen, ke li pereis kune kun miloj de