la aliaj konfesantoj. Nun montriĝis, ke la du ĉefuloj de la nova redo vivas ĝis nun kaj troviĝas en la ĉefurbo, oni decidis do trovi kaj kapti ilin por ĉia prezo, ĉar oni esperis, ke nur kun ilia morto la lastaj radikoj de la malamata sekto estos elŝiritaj. Petronius aŭdis de Vestinus, ke la cezaro mem ordonis, ke en la daŭro de tri tagoj Petro kaj Paŭlo el Tarso estu jam en la Mamertina malliberejo kaj ke tutaj taĉmentoj da pretorianoj estis senditaj por traserĉi ĉiujn domojn en Transtibro.
Vinicius, aŭdinte ĉi tion, decidis averti la apostolon. Vespere li kaj Ursus, vestinte sin per gallaj manteloj, kovrantaj la vizaĝojn, iris al la apostolo, loĝanta en la domo de Miriam, kiu staris ĉe la ekstremo mem de la transtibra urboparto, ĉe la malsupro de la Janikula montaĵo. Envoje ili vidis domojn, ĉirkaŭitajn de soldatoj, kiujn kondukis iuj nekonataj homoj. La kvartalo estis maltrankvila, kaj kelkloke ariĝadis grupetoj da scivoluloj. Tie kaj ie centuriestroj ekzamenis la kaptitojn, demandante ilin pri Petro Simeono kaj pri Paŭlo el Tarso.
Ursus kaj Vinicius, antaŭveninte la soldatojn, atingis tamen feliĉe la loĝejon de Miriam, kie ili trovis Petron, ĉirkaŭitan de areto da kredantoj. Timotheus, helpanto de Paŭlo el Tarso, kaj Linus ankaŭ troviĝis apud la apostolo.
Eksciinte pri la proksima danĝero, Nazarius elkondukis ĉiujn tra kaŝita pasejo al la ĝardena pordeto, kaj poste al forlasita Ŝtonminejo, troviĝanta kelkcent paŝojn for de la Janikula pordego. Ursus devis ĉe tio porti Linuson, kies ostoj, rompitaj dum la torturoj, ne kunkreskis ankoraŭ. Troviĝinte tamen fine en la subteraĵo, ili eksentis sin sekuraj kaj ĉe la lumo de meĉlampeto, kiun bruligis Nazarius, ili komencis interkonsenti mallaŭte, kiel savi la karan al ili vivon de la apostolo.
— Sinjoro — diris al li Vinicius — morgaŭ je la tagiĝo Nazarius elkonduku vin el la urbo al la Albana montaro. Tie ni vin retrovos kaj kunprenos en Antiumon, kie atendas ŝipo, Portonta nin al Neapolo kaj Sicilio. Feliĉa estos la tago kaj la horo, en kiu vi eniros mian domon kaj benos mian hejmofajron.
La aliaj aŭskultis lin kun ĝojo kaj insistis je la apostolo, dirante:
— Rifuĝu for, nia paŝtisto, ĉar vi ne povas resti en Romo. Konservu la vivan veron, por ke ĝi ne pereu kune kun ni kaj vi. Elaŭskultu nin, kiuj vin petegas, kiel patron.
— Faru ĝin en la nomo de Kristo — vokis aliaj, kroĉante sin al lia vesto.
Kaj li respondadis: