Tagojn kaj noktojn li pasigadis en zorgo kaj aflikto. Aliaj, kiujn disŝiris la leonoj, kiujn oni alnajlis al la krucoj, kiujn oni bruligis en la cezaraj ĝardenoj, post la momentoj de turmento endormiĝis en la Sinjoro, li tamen ne povis dormi kaj sentis turmenton pli grandan, ol ĉiuj, kiujn la torturistoj elpenis por la viktimoj. La tagiĝo ofte blankigadis jam la tegmentojn de domoj, kiam li vokis ankoraŭ en la fundo de sia dolorplena koro:
— Sinjoro, kial Vi ordonis al mi veni ĉi tien kaj en tiu ĉi nesto de l’ Monstro fondi Vian metropolon?
Dum tridek kvar jaroj de post la morto de sia Sinjoro li ne ekkonis ripozon. Kun bastono en la mano li migris tra la mondo kaj rakontadis la „bonan novaĵon”. Liaj fortoj elĉerpiĝis en la vojaĝoj kaj penoj, ĝis fine, kiam en tiu ĉi urbo, kiu estis la kapo de la mondo, li enradikigis la verkon de la Majstro, unu fajra ekspiro de la Malbono bruligis ĝin, kaj li vidis, ke la batalon oni devas komenci denove. Kaj kian batalon! Unuflanke la cezaro, la senato, la popoloj, la legioj, katenantaj per fera ĉirkaŭligo la tutan mondon, la sennombraj urboj, la sennombraj landoj, la potenco, al kiu egalan ne vidis homaj okuloj, aliflanke li, tiel premita de la aĝo kaj laboro, ke liaj tremantaj manoj apenaŭ povis jam porti la vojiran bastonon.
Do iafoje li diradis al si, ke ne li povas batali kontraŭ la cezaro de Romo kaj ke tion povas fari nur Kristo mem.
Ĉiuj tiuj pensoj trakuradis nun lian afliktitan kapon, kiam li aŭskultis la petojn de la lasta areto de siaj fideluloj, kaj ili, ĉirkaŭante lin per rondo ĉiam pli malvasta, ripetadis per tremantaj voĉoj:
— Rifuĝu for, rabeno, kaj elkonduku nin el la potenco de la Monstro.
Fine ankaŭ Linus klinis antaŭ li sian turmentitan kapon.
— Sinjoro! — parolis li — la Savinto ordonis al vi, ke vi paŝtu liajn ŝafojn, sed ili ne estas plu ĉi tie, aŭ morgaŭ ili ne estos, iru do tien, kie vi povas ilin trovi ankoraŭ. La vorto de Dio vivas ankoraŭ en Jerusalemo kaj en Antiokio kaj en Efezo kaj en aliaj urboj. Kion vi efikos, restinte en Romo? Se vi pereos, vi grandigos nur la triumfon de la Monstro. Al Johano la Sinjoro ne difinis la limon de la vivo, Paŭlo estas roma civitano kaj senjuĝe oni ne povas lin puni, sed se kontraŭ vi, ho majstro, ekfuriozos la infera potenco, tiam tiuj, kiuj senuraĝiĝis jam en la koroj, demandos: „Kiu estas pli granda, ol Nero?” Vi estas la roko, sur kiu estas konstruita la Eklezio