Ĉi tiu paĝo estas provlegita
de Dio. Lasu nin morti, sed ne permesu al Antikristo venki la reprezentanton de Dio, kaj ne revenu ĉi tien, antaŭ ol la Sinjoro polvigos tiun, kiu fluigis la senkulpan sangon.
— Rigardu niajn larmojn! — ripetis ĉiuj ĉeestantoj.
Larmoj fluis ankaŭ sur la vizaĝo de Petro. Post momento tamen li leviĝis kaj, etendinte super la genuantoj la manojn, diris:
— Glorata estu la nomo de la Sinjoro kaj fariĝu Lia volo!