Je la krepusko de la sekvinta mateno du malhelaj figuroj
iris la Appian vojon al la ebenaĵoj de Kampanio.
Unu el ili estis Nazarius, la alia Petro la apostolo, forlasanta Romon kaj la martirigatajn tie samkredanojn.
La ĉielo en la oriento estis jam ricevanta palan verdetan nuancon, kiu iom post iom ĉiam pli klare borderiĝadis malsupre per la safrana koloro. La arboj kun arĝentaj folioj, la blankaj marmoroj de kampardomoj kaj la arkaĵoj de la akveduktoj, tirantaj sin tra la ebenaĵo al la urbo, elprofundiĝadis el la ombro. Plilumiĝadis grade la verdeco de la ĉielo, saturiĝante per orkoloro. Poste la sunleviĝo komencis rozbrili kaj lumigis la Albanan montaron, kiu elaperis mirinda, palviola, kvazaŭ el nuraj briloj konsistanta.
La tagiĝo spegulis sin en rosgutoj, tremantaj sur la folioj. La nebulo maldensiĝadis, malkovrante al la okuloj ĉiam pli vaste la ebenaĵon, la troviĝantajn sur ĝi domojn, tombejojn, urbetojn kaj arbotufojn, inter kiuj blankis la kolonoj de temploj.
La vojo estis senhoma. La kamparanoj, kiuj portadis legomojn en la urbon, ne aljungis ankoraŭ videble siajn veturilojn. De la ŝtonplatoj, per kiuj la vojo estis pavimita ĝis la montaro, disiradis en la silento la rebruo de lignaj ŝuoj, kiujn la vojaĝantoj havis sur la piedoj.
Poste la suno elaperis trans la montaraj interpintoj, sed kune stranga vido frapis la okulojn de la apostolo. Ekŝajnis al li, ke la ora disko, anstataŭ leviĝadi ĉiam pli alten sur la ĉielo, deŝovis sin de la montaĵoj kaj ruliĝas sur la vojo.
Tiam Petro haltis kaj diris:
— Ĉu vi vidas tiun lumon, kiu proksimiĝas al ni?
— Mi vidas nenion — respondis Nazarius.
Sed Petro post momento ekparolis, ŝirminte la okulojn per la mano:
— Iu venas al ni en la suna brilo.
Iliajn orelojn ne atingis tamen plej eta rebruo de paŝoj. Ĉirkaŭe estis tute silente, Nazarius vidis nur, ke for, malprok-