sime, tremas la arboj, kvazaŭ iu ilin skuus, kaj la brilo disverŝiĝas ĉiam pli vaste sur la ebenaĵo.
Li komencis rigardi kun miro la apostolon.
— Rabeno! kio estas al vi? — ekkriis li maltrankvile.
Kaj el la manoj de Petro la vojaĝa bastono elŝovis sin teren, la okuloj rigardis senĉese antaŭen, la buŝo estis malfermita, sur la vizaĝo bildiĝis miro, ĝojo, ravo. Subite li ĵetis sin surgenuen kun brakoj etenditaj antaŭen, kaj el lia buŝo eliĝis la ekkrio:
— Ho Kristo!.... Kristo!....
Kaj li falis kapaltere, kvazaŭ li kisus ies piedojn.
Longe daŭris la silento, poste en la mallaŭto aŭdiĝis plorrompataj vortoj de la maljunulo:
— Quo vadis, Domine?....
Nazarius ne aŭdis respondon, sed la orelojn de Petro atingis voĉo malgaja kaj dolĉa, kiu diris:
— Kiam vi forlasas mian popolon, mi iras Romon, por ke oni krucumu min tie duafoje.
La apostolo kuŝis surtere, kun vizaĝo en la polvo, senmova kaj silenta. Al Nazarius ŝajnis jam, ke li svenis aŭ mortis, sed li leviĝis fine, per la tremantaj manoj prenis la pilgriman bastonon kaj, nenion dirante, returniĝis al la sep montaĵoj de la urbo.
Kaj la knabo, vidante ĉi tion, ripetis, kiel eĥo:
— Quo vadis, Domine?....
— Romon — respondis mallaŭte la apostolo.
Kaj li revenis.
.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..
Paŭlo Johano, Linus kaj ĉiuj kredantoj akceptis lin kun miro kaj timo tiom pli granda, ke ĝuste je la krepusko, tuj post lia eliro, pretorianoj ekĉirkaŭis la loĝejon de Miriam kaj serĉis en ĝi la apostolon. Sed al ĉiuj iliaj demandoj li respondadis nur kun ĝojo kaj trankvilo:
— Mi vidis la Sinjoron.
Kaj ankoraŭ en la sama vespero li iris en la tombejon en Ostriano, por instruadi kaj bapti tiujn, kiuj volis baniĝi en la akvo de l vivo.
De tiam li venadis tien ĉiutage, kaj post li venadis amasoj, ĉiutage pli grandaj. Ŝajnis, ke el ĉiu martira larmo naskiĝas novaj konfesantoj kaj ke ĉiu ĝemo sur la areno eĥiĝas en miloj da brustoj. La cezaro vadis en sango, Romo kaj la tuta idolana mondo frenezis. Sed tiuj, kiuj sufiĉe jam havis da krimoj kaj frenezaĵoj, tiuj, kiujn oni piedpremis, tiuj, kies