Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/249

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vivo estis konstanta malbonsorto kaj sufero, ĉiuj premitoj, ĉiuj mglĝojantoj, ĉiuj malfeliĉuloj venadis, por aŭskulti la strangan rakonton pri Dio, kiu pro amo al la homoj lasis sin krucumi, por elaĉeti iliajn kulpojn.

Trovante Dion, kiun ili povis ami, ili trovis tion, kion al neniu povis doni ĝis tiu momento la tiama mondo: la feliĉon pro amo.

Kaj Petro ekkomprenis, ke nek la cezaro, nek ĉiuj liaj legioj venkos la vivan veron, ke superverŝos ĝin nek larmoj, nek sango kaj ke nur nun komenciĝas ĝia venko. Li ekkomprenis ankaŭ, kial la Sinjoro revenigis lin de la vojo: ĉar tiu ĉi urbo de fiereco, krimoj, malĉasteco kaj potenco komencis esti lia urbo kaj duobla metropolo, el kiu fluis sur la tutan mondon la komando de la korpoj kaj de la animoj.