Fine plenumiĝis la tempo de ambaŭ apostoloj. Sed, kvazaŭ
por finkroni la laboron, estis lasite al la fiŝkaptisto de Dio
kapti du animojn eĉ en la malliberejo. La soldatoj Processus
kaj Martinianus, kiuj gardis lin en la Mamertina malliberejo,
akceptis bapton. Poste venis la horo de la turmento. Nero ne
estis tiam en Romo. La verdikton eldonis Helius kaj Politetes,
al kiuj la cezaro konfidis la regadon en Romo por la tempo de
sia foresto. La aĝan apostolon oni subigis unue al la leĝordonita
skurĝado, kaj la sekvintan tagon oni elkondukis lin ekster
la urban muregon, al la Vatikanaj montaĵoj, kie li devis
suferi la destinitan al li krucpunon. La soldatojn mirigis
la amaso, kiu kolektiĝis antaŭ la malliberejo, ĉar laŭ ilia
imago la morto de simpla homo, plie de fremdulo, ne devus
eksciti tian intereson, kaj ili ne komprenis, ke tiu ĉi aro ne konsistis
el scivoluloj, sed el konfesantoj, kiuj deziris akompani
al la loko de la ekzekuto la grandan apostolon. Posttagmeze
malfermiĝis fine la mallibereja pordego kaj Petro aperis meze
de pretoriana taĉmento. La suno malleviĝis jam al Ostio, la
tago estis serena kaj bela. Pro lia alta aĝo oni ne devigis
Petron porti la krucon, ĉar oni kredis, ke li ne povus ĝin
levi, nek oni metis forkegon sur lian kolon, por ne malfaciligi
la iradon. Li paŝis libera kaj la kredantoj povis vidi
lin bonege. En la momento, kiam meze de la feraj soldataj
kaskoj aperis lia blanka kapo, ploro aŭdiĝis en la amaso,
sed preskaŭ tuj ĝi ĉesis, ĉar en la vizaĝo de la maljunulo estis
tiom da sereneco kaj tia ĝojo de ĝi radiis, ke ĉiuj komprenis,
ke tio ne estas viktimo, kondukata al ekzekuto, sed venkinto,
festanta sian triumfan marŝon.
Tiel estis efektive. La fiŝkaptisto, ordinare humila kaj klinita, iris nun rekta, superanta per la kresko la soldatojn, plena de digno. Neniam oni vidis en lia sinteno tian majestecon. Ŝajnis, ke tio estas monarĥo, kiu paŝas antaŭen, cirkaŭita de siaj soldatoj kaj popolo. De ĉiuj flankoj eksonis la voĉoj: „Jen Petro foriras al la Sinjoro”. Ĉiuj kvazaŭ forgesis, ke atendas lin turmento kaj morto. Ili iris solene, sed tran-