kvile, sentante, ke de post la morto sur Golgoto okazis ĝis nun nenio egale granda, kaj ke kiel la unua elaĉetis la tutan mondon, tiel ĉi tiu elaĉetos tiun ĉi urbon.
Je la vido de la maljunulo pasantoj haltadis envoje kun miro, kaj la konfesantoj, metante la manojn sur iliajn ŝultrojn, parolis per trankvilaj voĉoj: „Rigardu, kiel mortas la justulo, kiu konis Kriston kaj predikis amon en la mondo”. Kaj ili ekmeditadis, poste foriradis, dirante al si: „Vere, ĉi tiu ne povis esti maljusta”.
Envoje silentiĝadis la strata kriado kaj bruado. La procesio iris antaŭen meze de nove konstruitaj domoj, meze de blankaj kolonoj de temploj, super kies frontonoj etendis sin la ĉielo, profunda, paca kaj blua. Ili iris en silento; iafoje nur ektintis la soldataj armiloj aŭ ekmurmuris la flustro de preĝoj. Petro aŭskultis ilin kaj ĝojo ĉiam pli granda lumis sur lia vizaĝo, ĉar lia rigardo apenaŭ povis ĉirkaŭpreni tiujn milojn da konfesantoj. Li sentis, ke li plenumis la taskon, kaj li sciis jam, ke tiu vero, kiun li predikis: dum la tuta vivo, surverŝos ĉion, kiel ondo, kaj ke nenio jam povos ĝin bari. Tiel pensante, li levis la okulojn supren kaj parolis: „Sinjoro, Vi ordonis al mi konkeri ĉi tiun urbon, do mi ĝin konkeris. Vi ordonis al mi fondi ĉi tie Vian metropolon, do mi ĝin fondis. Ĝi estas nun Via urbo, Sinjoro, kaj mi iras al Vi, ĉar multa estis mia penado”.
Pasante preter temploj, li parolis al ili: „Temploj de Kristo vi estos”. Rigardante la homajn amasojn, svarmantajn preter li, li parolis al ili: „Servantoj de Kristo estos viaj infanoj” kaj li iris, konscia pri la plenumita laboro, konscia pri sia merito, pri la povo, pacoplena, granda. La soldatoj irigis lin tra la Triumfa ponto, kvazaŭ malgraŭvole atestante lian triumfon, kaj kondukis lin pluen, al Naumachia kaj al la cirko. La kredantoj el Transtibro aliĝis al la procesio kaj tiel densa iĝis la popolamaso, ke la centuriestro, komandanta la pretorianojn, diveninte fine, ke li kondukas iun ĉefpastron, kiun ĉirkaŭas liaj fideluloj, maltrankviliĝis pro la tro malgranda nombro da soldatoj. Sed nek unu ekkrio de indigno aŭ furiozo aŭdiĝis en la amaso. La vizaĝoj, spegulantaj la gravecon de la momento, estis solenaj kaj kune plenaj de atendo, ĉar kelkaj el la konfesantoj, rememorante, ke ĉe la morto de la Sinjoro la tero fendis sin pro teruro kaj mortintoj levis sin el la tomboj, pensis, ke eble nun ankaŭ okazos iuj videblaj signoj, post kiuj la memoro pri la morto de la apostolo ne forviŝiĝos dum jar-