Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/252

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

centoj. Aliaj parolis eĉ al si: „Kaj eble la Sinjoro elektos la mortohoron de Petro, por malsupreniri el la ĉielo, kiel Li promesis, kaj fari juĝon kontraŭ la mondo”. Kaj en ĉi tiu penso ili rekomendis sin al la kompatemo de la Savinto.

Sed ĉirkaŭe estis trankvile. La montaĵoj ŝajnis ĝui la varmon kaj ripozi en la suno. La procesio haltis fine inter la cirko kaj la Vatikana montaĵo. La soldatoj komencis nun fosi kavon, aliaj metis sur la teron la krucon, martelojn kaj najlojn, atendante, ĝis la preparoj estos finitaj, dum la amaso, ĉiam trankvila kaj solena, genuiĝis ĉirkaŭe.

La apostolo, kun kapo en radioj kaj oraj briloj, turnis sin lastfoje al la urbo. For, iom sube, vidiĝis la brilanta Tibro, trans ĝi la kampo de Marso, pli supre la maŭzoleo de Aŭgusto, sube la grandega banejo, kiun Nero ĝuste komencis konstrui, pli sube ankoraŭ la teatro de Pompejus, kaj trans ili Septa Julia, parte videbla, parte kaŝita de aliaj konstruajoj, multego da portikoj, temploj, kolonoj, tavole leviĝantaj konstruaĵoj, kaj fine for, malproksime, la montaĵoj, ĉirkaŭgluitaj per domoj — grandega homa svarmejo, kies limoj estis malaperantaj en blueta nebulo, nesto de krimo, sed ankaŭ de forto, de frenezo, sed ankaŭ de ordo, kiu iĝis la kapo de la mondo, sed kune ĝia leĝo kaj paco, ĉiopova, nevenkebla, eterna.

Petro, ĉirkaŭita de la soldatoj, rigardis ĝin tiel, kvazaŭ rigardus sian posedaĵon reĝo kaj estro. Kaj li parolis al ĝi: „Vi estas elaĉetita kaj mia”. Neniu tamen, ne nur el la soldatoj, fosantaj la kavon, en kiun estis metota la kruco, sed neniu eĉ el la konfesantoj scipovis diveni, ke efektive staras inter ili la vera reganto de ĉi tiu urbo, ke malaperos la cezaroj, trafluos ondoj de barbaroj, jarcentoj pasos, kaj tiu ĉi maljunulo regos ĉi tie senhalte.

Sed li, preĝante, rektiĝis subite kaj alten etendis la dekstran brakon. La ekzekutistoj haltis, kvazaŭ senkuraĝigitaj per lia sinteno; la konfesantoj haltigis ankaŭ la spiron en la brustoj, kredante, ke li volas ekparoli, kaj sekvis profunda silento.

Kaj li, starante sur la altaĵo, komencis fari per la etendita brako la signon de kruco, benante en la horo de sia morto:

— Urbi et Orbi!

.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

En tiu sama mirinda vespero alia taĉmento da soldatoj kondukis sur Via Ostiensis Paŭlon el Tarso al la loko, nomata Aquae Salviae. Ankaŭ lin sekvis aro da kredantoj, kiujn