li estis konvertinta, kaj Li rekonadis la pli intimajn konatojn, haltadis kaj parolis kun ili, ĉar la gardistoj elmontradis al li, kiel al roma civitano, pli da konsideroj. Post la pordego, nomata Tergemina, li renkontis Plautillan, filinon de prefekto, Flavius Sabinus, kaj vidante ŝian junan vizaĝon, surverŝitan de larmoj, diris: „Plautilla, filino de la eterna Savo, foriru en paco. Pruntu nur al mi vualon, kiun oni ligos ĉirkaŭ miaj okuloj en la momento, kiam mi estos foriranta al la Sinjoro”. Kaj preninte la vualon, li iris pluen kun vizaĝo tiel plena de ĝojo, kun kia revenas hejmen laboristo, honeste laborinta la tutan tagon. Liaj pensoj, simile al tiuj de Petro, estis trankvilaj kaj serenaj, kiel tiu vespera ĉielo. La okuloj medite rigardis la ebenaĵon, kiu etendis sin antaŭ li, kaj la Albanan montaron, dronantan en lumo. Li rememoradis siajn vojaĝojn, sian penadon kaj laboron, la batalojn, en kiuj li venkis kaj la komunumojn, kiujn li fondis en ĉiuj landoj kaj trans ĉiuj maroj, kaj li pensis, ke li bone meritis la ripozon. Li ankaŭ plenumis sian taskon. Li sentis, ke lian semaĵon ne disblovos jam la vento de malbono. Li preparis sin al la foriro kun la certeco, ke en la batalo, kiun lia vero proklamis kontraŭ la mondo, ĝi venkos, kaj senlima sereneco enfluadis lian animon.
La vojo al la loko de la ekzekuto estis malproksima kaj la vespero komencis krepuski. La montoj iĝis purpuraj, kaj iliaj bazoj dronis iom post iom en ombro. Brutaroj estis revenantaj hejmen. Tie kaj ie iris aretoj da sklavoj kun laborinstrumentoj sur la ŝultroj. Antaŭ la domoj, sur la vojo ludis infanoj, rigardante scivole la pasantan taĉmenton. Kaj en ĉi tiu vespero, en ĉi tiu klara, ora aero estis ne nur trankvilo kaj paco, sed ankaŭ ia harmonio, kiu ŝajnis levi sin de la tero al la ĉielo. Paŭlo aŭdis ĝin kaj lia koro pleniĝadis per ĝojo ĉe la penso, ke al tiu muziko de la mondo li aldonis unu sonon, kiu mankis ĝis nun, kaj sen kiu la tuta tero estis „kiel tintanta kupraĵo aj tiel sonaĉanta cimbalo”.
Kaj li rememoris, kiel li instruadis al la homoj la amon, kiel li diradis al ili, ke se ili eĉ disdonus sian havaĵon inter malriĉulojn kaj se ili eĉ ekkonus ĉiujn lingvojn kaj ĉiujn misterojn kaj ĉiujn sciencojn, ili estos nenio sen la amo, kiu estas plenfavora, pacienca, kiu ne faras malbonon, ne deziras adoron, ĉion elportas, al ĉio kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
Li pasigis la jarojn de sia vivo, instruante al la homoj tiun veron. Kaj nun li parolis al si en la animo: kia potenco ĝin egalas kaj kio ĝin venkos? Kiel povas ĝin subpremi la