cezaro, se li eĉ havus duoble tiom da legioj, duoble tiom da pinoj kaj maroj kaj landoj kaj nacioj?
Kaj li iris preni sian pagon, kiel triumfanto.
La irantaro forlasis fine la grandan vojon kaj flankiĝis orienten per mallarĝa irejo al Aquae Salviae. Sur la erikejo kuŝis ruĝaj sunbriloj. Ĉe la fonto la centuriestro haltigis la soldatojn, ĉar la momento venis.
Sed Paŭlo, ĵetinte sur la ŝultron la vualon de Plautilla, por kovri per ĝi siajn okulojn, lastfoje levis la pupilojn, plenajn de senlima trankvilo, al la pratempaj briloj de l’ vespero kaj preĝis. Jes! la momento venis, sed li vidis antaŭ si grandegan vojon el vesperbriloj, kondukantan al la ĉielo, kaj en la animo li parolis al si la samajn vortojn, kiujn li skribis antaŭe, konscia pri sia plenumita servo kaj pri la baldaŭa fino: „Bonan batalon mi batalis, la kredon mi konservis, la taskon mi plenumis, en la fino destinita al mi estas la krono de justeco”.