Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/255

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LXXII


Romo furiozis, kiel antaŭe, tiel, ke ŝajnis, kvazaŭ tiu urbo, kiu konkeris la mondon, komencas fine, pro manko de gvidantoj, disŝiri sin interne. Eĉ antaŭ ol ekbatis la lasta horo de la apostoloj, venis la konspiro de Piso, kaj post ĝi sekvis tiel senpardona falĉado de la plej altaj kapoj en Romo, ke eĉ al tiuj, kiuj vidis dion en Nero, li ekŝajnis fine dio de morto. Funebro falis sur la urbon, teruro ekloĝis en la domoj kaj koroj, sed la portikojn kronis hedero kaj floroj, ĉar malpermesite estis elmontri ĉagrenon pro la mortintoj. La homoj, kiuj vekiĝadis matene, demandis sin, kies vico venos hodiaŭ. La procesio de fantomoj, tiriĝantaj post la cezaro, kreskis kun ĉiu tago.

Piso pagis la konspiron per la kapo, kaj post li sekvis Seneca kaj Lucanus, Fenius Rufus kaj Plautius Lateranus kaj Flavius Scaevinus kaj Afranius Quintianus kaj la diboĉema ludkamarado de la cezaro, Tullius Senecio, kaj Proculus Araricus kaj Tugurinus kaj Gratus kaj Silanus kaj Proximus kaj Subrius Flavius, iam tutanime fidela al Nero, kaj Sulpicius Asper. Kelkajn pereigis la propra malnobleco, aliajn timemo, aliajn riĉaĵoj, aliajn braveco. La cezaro, terurita per la sola nombro de la konspirantoj, kovris la muregojn per soldatoj kaj tenis la urbon kvazaŭ sieĝe, sendante ĉiutage centuriestrojn kun mortverdiktoj en suspektatajn domojn. La kondamnitoj rampis ankoraŭ humile en leteroj, plenaj de flatoj, dankante la cezaron pro la verdikto kaj testamentante al li parton de sia havaĵo, por savi la reston por la infanoj. Ŝajnis fine, ke Nero speciale transpasas ĉian mezuron, por konvinkiĝi, kiagrade malnobliĝis la homoj kaj kiel longe ili toleros la sangan regadon. Post la konspirantoj oni ekstermadis iliajn parencojn, amikojn kaj eĉ nurajn konatojn. La loĝantoj de luksaj domoj, konstruitaj post la brulo, elirante sur la straton, estis certaj, ke ili vidos tutajn vicojn da enterigoj. Pompejus, Cornelius Martialis,Flavius Nepos kaj Statius Domitius pereis, akuzitaj pri manko de amo al la cezaro; Novius Priscus kiel amiko de Seneca; Rufius Crispus estis senigita de la rajto je fajro kaj