Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

akvo tial, ke li estis iam edzo de Poppaea. La grandan Thraseason pereigis lia virto, multaj pagis per la vivo la altan devenon, kaj eĉ Poppaea iĝis viktimo de momenta ekscito de la cezaro.

Kaj la senato rampis antaŭ la terura regnestro, konstruadis je lia honoro templojn, faradis oferdonojn pro lia voĉo, florkronadis liajn statuojn kaj destinadis al li pastrojn, kiel al dio. La senatanoj kun tremo en la animoj iradis Palatinon, por glori la kanton de „Periodonices” kaj diboĉi kune kun li meze de orgioj de nudaj korpoj, vino kaj floroj.

Kaj dume malsupre, sur la grundo, inundita per sango kaj larmoj, kreskis mallaŭte, sed ĉiam pli potence, la semaĵo de Petro.