Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LXXIII


Vinicius al Petronius:

„Ni scias ankaŭ ĉi tie, carissime, kio okazas en Romo, kaj ion ni ne scias, tion findiras al ni viaj leteroj. Se oni ĵetas ŝtonon en akvon, la ondoj disiras ĉirkaŭen, ĉiam pli kaj pli malproksimen, do tia ondo de frenezo kaj furiozo atingis el Palatino eĉ ĉi tien. Envoje al Grekujo estis ĉi tie la sendito de la cezaro, Carinas, kiu prirabis la urbojn kaj templojn, por plenigi la malplenan trezorejon. Per la kosto de ŝvito kaj homaj larmoj oni konstruas en Romo domus aurea. Povas esti, ke la mondo ne vidis ĝis nun tian domon, sed ĝi ne vidis ankaŭ tiajn maljustaĵojn. Vi konas ja Carinason. Simila al li estis Chilo, antaŭ ol li pentis sian vivon per la morto. Sed la urbetojn, kuŝantajn proksime de ni, ne atingis ankoraŭ liaj homoj, eble tial, ke estas ĉi tie nek temploj, nek trezoroj. Vi demandas ĉu ni estas sekuraj. Mi respondos al vi nur, ke ni estas forgesitaj, kaj tion ĉi akceptu kiel respondon. Jen en la nuna momento el la portiko, kie mi skribas, mi vidas nian trankvilan golfon kaj sur ĝi, en boato, Ursuson, mallevantan reton en la klaran ondaron. Mia edzino ŝpinas ruĝan lanon apud mi, kaj en la ĝardenoj, en la ombro de migdalarboj, kantas niaj sklavoj. Ho, kia trankvilo, carissime, kaj kia forgeso pri la antaŭaj teruroj kaj doloroj! Sed tion ni ŝuldas ne al Parcoj, kiuj, kiel vi skribas, ŝpinas tiel dolĉe la fadenon de nia vivo; tio estas la beno de Kristo, nia amata Dio kaj Savinto. La suferojn kaj larmojn ni konas, ĉar nia vero ordonas al ni plori fremdan mizeron, sed eĉ en tiuj larmoj estas nekonata al vi konsolo, ke iam, kiam forpasos la tempo de nia vivo, ni retrovos ĉiujn tiujn karajn personojn, kiuj pereis kaj pereos ankoraŭ pro la Dia instruo. Por ni Petro kaj Paŭlo ne mortis, sed naskiĝis en gloro. Niaj animoj vidas ilin kaj, dum la okuloj ploras, la koroj ĝojas ilian ĝojon. Ho jes, kara, ni estas feliĉaj per feliĉo, kiun nenio kapablas detrui, ĉar la morto, kiu estas por vi la fino de ĉio, por ni estas nur paso al pli granda ankoraŭ trankvilo, al pli granda amo, al pli granda ĝojo.