Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj tiel fluas ĉi tie niaj tagoj kaj monatoj en trankvilo de de la koroj. Niaj servistoj kaj sklavoj kredas, kiel ni, je Kristo, kaj ĉar Li ordonis amon, ni amas unu la aliajn. Ofte, kiam la suno subiras, aŭ kiam la luno brilas jam sur la akvo, mi kaj Ligia interparolas pri la pasinta tempo, kiu nun ŝajnas al ni sonĝo, kaj kiam mi pensas, kiel ĉi tiu kara kapo, kiun mi nun ĉiutage lulas sur la brusto, proksima estis al turmento kaj perco, mi gloras tutanime mian Sinjoron, ĉar Li sola povis ŝin elŝiri el tiuj manoj, savi el la areno kaj; redoni al mi por ĉiam. Ho, Petronius, vi ja vidis, kiom da konsolo kaj persisto en mizero, kiom da pacienco kaj kuraĝo kontraŭ la morto donas ĉi tiu instruo, venu do kaj vidu, kiom da feliĉo ĝi donas en la ordinaraj, ĉiutagaj horoj de nia vivo. Vidu, la homoj ne konis ĝis nun Dion, kiun ili povus ami, tial do ili ne amis unu alian kaj tio estis la fonto de ilia mizero, ĉar, kiel lumo el la suno, tiel la feliĉo venas el amo. Ne instruis al ili ĉi tiun veron leĝodonantoj, nek filozofoj, kaj ĝi estis nek en Grekujo, nek en Romo, kaj se mi diras: nek en Romo, ĝi signifas: nek sur la tuta tero. La seka kaj malvarma instruo de la stoikoj, kiu altiras virtulojn, hardas la korojn, kiel glavojn, sed pli ĝuste indiferentigas ilin, anstataŭ bonigi. Sed por kio mi diras tion al vi, kiu studis pli multe kaj komprenas pli multe, ol mi. Vi ankaŭ ja konis Paŭlon el Tarso kaj ofte vi longe parolis kun li, do vi scias plej bone, ĉu kontraŭ tiu ĉi vero, kiun li proklamis, ĉiuj instruoj de viaj filozofoj kaj retoroj ne estas kiel pereemaj sapvezikoj kaj kiel vanaj sonoj sen signifo. Ĉu vi memoras la demandon, kiun li faris al vi: „Kaj se la cezaro estus kristano, ĉu vi ne sentus vin pli sekuraj, pli certaj pri la posedo de tio, kion vi posedas, liberaj de timoj kaj trankvilaj pri via vivo?” Sed vi diris al mi, ke nia vero estas malamiko de la vivo, kaj nun mi respondas al vi, ke se mi ripetadus de la komenco de la letero tiujn ĉi tri vortojn: „mi estas feliĉa!” mi ankoraŭ ne sukcesus esprimi al vi mian feliĉon. Vi diros al mi je tio, ke mia feliĉo estas en Ligia! Jes, kara! Tial, ke mi amas ŝian senmortan animon kaj ke ni amas unu la alian en Kristo, kaj en tia amo ekzistas nek disiĝo, nek perfidoj, nek ŝanĝoj, nek maljuneco, nek morto. Ĉar, kiam pasos la juneco kaj beleco, kiam velkos niaj korpoj kaj venos la morto, la amo daŭros, ĉar daŭros la animoj. Antaŭ ol miaj okuloj malfermiĝis al la lumo, mi estis preta por Ligia meti fajron al la propra domo, sed nun mi diras al vi: mi ŝin ne amis, ĉar ami instruis min nur Kristo. Li estas la fonto de feliĉo kaj trankvilo. Ne mi diras