ĉi tion, sed la realeco mem. Komparu viajn voluptojn, spicitajn Per timo, viajn ĝuojn, malcertajn pri la morgaŭo, viajn Orgiojn, similajn al enterigaj festenoj, kun la vivo de la kristanoj, kaj vi trovos pretan respondon. Sed por ke vi povu kompari pli bone, venu al niaj montaĵoj, al niaj ombrodonaj olivarbaroj, al niaj hederkovritaj bordoj. Ĉi tie atendas vin trankvilo, kiun vi delonge ne spertis, kaj la koroj, kiuj vin vere amos. Vi, havante animon noblan kaj bonan, devus esti feliĉa. Via penetrema intelekto scios ekkoni la veron, kaj kiam vi ĝin ekkonos, vi ĝin ekamos, ĉar oni povas eble esti ĝia malamiko, kiel la cezaro kaj Tigellinus, sed esti al ĝi indiferenta scipovas neniu. Ho, mia Petronius, kune kun Ligia mi ĝojas pro la espero, ke baldaŭ mi vin revidos. Restu en sano kaj alvenu!”
Petronius ricevis la leteron de Vinicius en Kumoj, kien li estis irinta kun la aliaj aŭgustanoj, sekvintaj la cezaron. Lia multjara batalado kontraŭ Tigellinus estis venanta al la fino. Petronius sciis, ke li devas en ĝi perei, kaj li komprenis la kaŭzojn. Laŭgrade kiel la cezaro faladis ĉiutage pli malalten en la rolo de komedianto, arlekeno kaj ĉaristo, laŭgrade kiel li profundiĝadis ĉiam pli en degeneran, abomenan kaj kune krudan diboĉadon, la altgusta „arbiter elegantiae” iĝadis por li nur ŝarĝo. Kiam Petronius eĉ silentis, Nero vidis en lia silento mallaŭdon, kiam li laŭdis, li vidis mokon. La brila patricio incitis lian memamon kaj ekscitis ĵaluzon. Liaj riĉajoj kaj mirindaj artverkoj iĝis objekto de avido tiel de la regnestro, kiel de la ĉiopova ministro. Oni ŝparis lin ĝis nun pro la vojaĝo en Aĥajon, en kiu lia gusto, lia kompetenteco pri la grekaj aferoj povis esti utilaj. Sed iom post iom Tigellinus komencis persvadi al la cezaro, ke Carinas eĉ superas per la gusto kaj scio Petroniuson kaj ke li scipovos aranĝi en Aĥajo cirkludojn, akceptojn, kaj triumfojn pli bone, ol Petronius. De tiu momento Petronius estis perdita. Oni ne kuraĝis tamen sendi al li la verdikton en Romo. Same la cezaro kiel Tigellinus memoris, ke tiu kvazaŭ malhardita estetikulo, „ŝanĝanta nokton en tagon”, okupita nur per voluptoj, arto kaj festenoj, kiam li estis prokonsulo en Bitinio kaj poste konsulo en la metropolo, elmontris mirindan laboremon kaj energion. Oni opiniis lin kapabla al ĉio, kaj oni sciis, ke en Romo li posedas amon ne nur de la popolo, sed ankaŭ de la pretorianoj. Neniu el la konfidatoj de la cezaro povis antaŭvidi, kiel li kondutus en tiu okazo, ŝajnis do pli prudente ellogi lin el la urbo kaj atingi lin nur en provinco.
Tiucele li ricevis inviton, ke kune kun la aliaj aŭgustanoj