li venu en Kumojn, kaj li, kvankam li suspektis la ruzon, iris, eble tial, por ne elmontri malkaŝan kontraŭstaron, eble, por montri ankoraŭ foje al la cezaro kaj al la aŭgustanoj vizagon gajan, liberan de ĉiaj zorgoj, kaj triumfi lastan antaŭmortan venkon kontraŭ Tigellinus.
Dume ĉi tiu akuzis lin tuj pri amikeco kun la senatano Scaevinus, kiu estis la animo de la konspiro de Piso. La sklavojn de Petronius, restintajn en Romo, oni malliberigis, la domon oni ĉirkaŭigis per pretoria gardo. Sed li, eksciinte pri tio, elmontris nek timon, nek eĉ embarasitecon, kaj diris kun rideto al aŭgustanoj, kiujn li gastigis en sia propra belega palaco en Kumoj:
— Ahenobarbus ne ŝatas rektajn demandojn, do vi vidos, kiel li konfuziĝos, kiam mi demandos lin, ĉu laŭ lia ordono oni malliberigis mian familia en Romo.
Poste li anoncis al ili festenon antaŭ la „malproksima vojaĝo” kaj estis ĝuste farante la preparojn, kiam alvenis la letero de Vinicius.
Petronius, ricevinte ĝin, iom enpensiĝis, post momento tamen lian vizaĝon lumigis la kutima sereneco kaj vespere en la sama tago li reskribis la jenon:
„Mi gojas vian feliĉon kaj admiras viajn korojn, carissime, ĉar mi ne supozis, ke du geamantoj povas memori pri iu tria kaj malproksima. Vi dume ne nur min ne forgesis, sed vi volas eĉ venigi min en Sicilion, por dividi kun mi vian panon kaj vian Kriston, kiu, kiel vi skribas, tiel grandanime malavaras al vi la feliĉon.
Se tiel estas, adoru lin. Mi pensas, mia kara, ke Ligian redonis al vi ankaŭ parte Ursus, kaj parte la roma popolo. Se la cezaro estus alia homo, mi kredus eĉ, ke oni ĉesigis la persekutadon pro tiu via boparenceco kun li, kiun vi ŝuldas al tiu nepino, kiun Tiberius siatempe edzinigis al unu el Viniciusoj. Se vi tamen opinias, ke tion kaŭzis Kristo, mi ne diskutos kun vi. Jes! ne avaru al li oferdonojn. Prometeo ankaŭ oferis sin por la homoj, sed, eheu! Prometeo estas laŭdire nur elpensaĵo de la poetoj, dume kredindaj homoj diris al mi, ke ili vidis Kriston per la propraj okuloj. Mi pensas kune vi, ke li estas la plej honesta el la dioj.
La demandon de Paŭlo el Tarso mi memoras kai konsentas, ke se ekzemple Ahenobarbus vivus laŭ la instruo de Kristo, eble mi havus tempon por veni al vi, Sicilion. Tiam, en la ombro de ĉefontaj arboj, ni interparolus pri ĉiuj dioj kaj pri