Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/262

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nome, alvokas min Tanatoso. Por vi tagiĝis la vivo, sed por mi la suno jam subiris kaj krepusko ekposedas mian kapon. Alie dirante, mi devas morti, carissime.

Ne valoras longe paroli pri tio. Tia devis esti la fino. Vi, kiu konas Ahenobarbuson, facile tion komprenos. Tigellinus venkis min, aŭ pli ĝuste, ne! Miaj venkoj venis nur al la fino. Mi vivis, kiel mi volis, kaj mi mortos, kiel plaĉos al mi.

Ne afliktiĝu pro tio. Neniu dio promesis al mi senmortecon, do ne renkontas min io neatendita. Krom tio vi eraras, Vinicius, asertante, ke nur via dio instruas morti trankvile. Ne. Nia mondo sciis antaŭ vi, ke kiam la lasta pokalo estas eltrinkita, estas tempo iri for, ripozi, kaj ĝi scias ankoraŭ fari tion serene. Platono diras, ke la virto estas muziko, kaj la vivo de saĝulo — harmonio. Se tiel estas, tiam mi mortos, kiel mi vivis, virte.

Mi volus ankoraŭ vian dian edzinon adiaŭi per la vortoj, per kiuj mi salutis ŝin iam en la domo de Aulusoj: „Diversajn, tre diversajn mi vidis popolojn, sed vi senegala estas”.

Do se la animo estas io pli, ol opinias Pyrrho, tiam la mia flugos al vi envoje al la limoj de Okeanoso kaj eksidos apud via domo en la formo de papilio, aŭ, kiel kredas la egiptanoj, de nizo.

Alie veni mi ne povas.

Kaj dume Sicilio ŝanĝu sin por vi ambaŭ en la Hesperidan ĝardenon, la kampaj, arbaraj kaj fontaj nimfoj ŝutu florojn sur vian vojon, kaj en ĉiuj akantaĵoj, en la kolonoj de via domo nestu blankaj kolomboj.”