Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/263

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO LXXIV.


Petronius ne eraris, vere. Du tagojn poste la juna Nerva, Ĉiam sindona kaj fidela al li, sendis en Kumojn sian liberigiton kun sciigoj pri ĉio, kio okazis en la cezara kortego.

La pereo de Petronius jam estis decidita. Oni intencis sendi al li en la sekvonta vespero centuriestron kun la ordono, ke li haltu en Kumoj kaj atendu tie pluajn disponojn. Alia kuriero, sendota post kelkaj tagoj, devis porti al li la mortverdikton.

Petronius elaŭskultis la novaĵojn de la liberigito kun sennuba sereneco, poste li diris:

— Portu al via sinjoro unu el miaj vazoj, kiujn oni donos al vi antaŭ la foriro. Diru al li ankaŭ en mia nomo, ke mi dankas lin tutkore, ĉar tiamaniere mi povos antaŭi la verdikton.

Kaj subite li komencis ridi, kiel homo, kiu, kaptinte bonegan ideon, ĝojas antaŭe pro ĝia plenumo.

En la sama vespero ankoraŭ liaj sklavoj diskuris, invitante ĉiujn trovigantajn en Kumoj aŭgustanojn kaj ĉiujn aŭgustaninojn al festeno en la belega palaco de la arbitro de eleganteco.

Li mem en la posttagmezaj horoj skribis en sia biblioteko, poste banis sin, post kio li ordonis al la vestiplicae vesti lin, kaj brila, belvestita, simila al dioj, li eniris por momento en la triclinium, por rigardi per la okulo de kompetentulo la faratajn preparojn, kaj poste en la ĝardenojn, kie servoknaboj kaj junaj grekinoj el la insuloj plektis el rozoj kronojn por la festenontoj.

Sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta zorgo. La servistoj ekkonis, ke la festeno estos io eksterordinara, nur laŭ tio, ke li ordonis disdoni neordinarajn rekompencojn al ĉiuj, de kiuj li estis kontenta, kaj negrandan skurĝadon al ĉiuj, kies laboro ne plaĉis al li aŭ kiuj ankoraŭ antaŭe meritis riproĉon kaj punon. Al la citristoj kaj kantistoj li ordonis pagi malavare antaŭ la festeno, kaj fine, sidiĝinte en la ĝardeno sub fago, tra kies foliaro penetris la sunaj radioj, puntokovrantaj la teron per lumaj makuloj, li vokis al si Eunicen.