Ŝi venis, blanke vestita, kun mirta branĉeto inter la haroj, belega, kiel Harito, kaj li sidigis ŝin apud si kaj, facile tuŝinte per la fingroj ŝian tempion, komencis rigardi ŝin kun tia admiro, kun kia artkonanto rigardas dian statuon, verkon de majstra skulptilo.
— Eunice — li diris al ŝi — ĉu vi scias, ke jam delonge vi ne estas sklavino?
Ŝi levis al li siajn trankvilajn, ĉielbluajn okulojn, kaj komencis nei kapmove.
— Mi estas, sinjoro, ĉiam — respondis ŝi.
— Sed eble vi ne scias tion — parolis Petronius plu — ke ĉi tiu palaco kaj tiuj sklavoj, kiuj plektas tie florkronojn, kaj ĉio, kio estas ĉi tie, kaj la kampoj kaj la brutaroj apartenas de hodiaŭ al vi.
Eunice, ekaŭdinte ĉi tion, forŝoviĝis de li subite kaj per voĉo, en kiu ekvibris subita maltrankvilo, demandis:
— Kial vi tion diras al mi, sinjoro?
Poste ŝi proksimiĝis denove kaj komencis rigardi lin, palpebrumante pro teruro. Post momento ŝia vizaĝo iĝis pala, kiel tolo, dum li ridetis senĉese kaj diris fine nur unu vorton:
— Jes!
Sekvis momento da silento, nur facila bloveto movis la foliojn de la fago.
Petronius povus efektive kredi, ke li vidas antaŭ si statuon, skulptitan el blanka marmoro.
— Eunice! — diris li — mi volas morti serene.
Kaj la knabino, rigardante lin kun korŝira rideto, elflustris:
— Mi obeos vin, sinjoro.
Vespere la gastoj, kiuj ofte jam ĉeestis la festenojn ĉe Petronius kaj sciis, ke kompare kun ili eĉ la festenoj ĉe la cezaro ŝajnas enuaj kaj barbaraj, komencis alveni amase, kaj al neniu venis eĉ la penso, ke ĝi povus esti la lasta symposium. Multaj sciis, vere, ke super la eleganta arbitro ekpendis la nuboj de la cezara malfavoro, sed ĝi okazis jam tiom da fojoj kaj tiom da fojoj Petronius sciis dispeli ilin per unu lerta ago aŭ per unu kuraĝa vorto, ke efektive neniu supozis, ke minacas lin grava danĝero. Lia gaja vizaĝo kaj la kutima senzorga rideto plikonfirmis ĉiujn en tiu ĉi konvinko. La belega Eunice, al kiu li diris, ke li volas morti serene, kaj por kiu ĉiu lia vorto estis kvazaŭ la vorto de orakolo, havis en siaj diaj trajtoj kompletan trankvilon kaj en la pupiloj iajn strangajn brilojn, kiujn oni povis konsideri ĝojo. En la pordo de la triclinium servo-