knaboj kun haroj en oraj retoj metis rozkronojn sur la kapojn de la venintoj, kune avertante ilin laŭ la kutimo, ke ili transpaŝu la sojlon per la dekstra piedo. En la salono oni sentis facilan aromon de violoj; lumoj brilis en diverskoloraj aleksandriaj vitraĵoj. Apud la benkoj staris grekaj knabinoj, kies tasko estis surŝprucigi per bonodoraĵoj la piedojn de la gastoj. Ĉe la muroj citristoj kaj atenaj kantistoj atendis la signon de sia ĥorestro.
La vazaro brilis de lukso, sed ĉi tiu lukso ne pikis la okulojn, pezis al neniu kaj ŝajnis flori mem el si. Gajeco kaj libereco verŝis sin tra la salono kun la aromo de violoj. La gastoj, enirante ĉi tien, sentis, ke ne ekpendos super ili trudo, nek minaco, kiel okazis ĉe la cezaro, kie nesufiĉe altajn aŭ nesufiĉe trafajn laŭdojn oni povis pagi per la vivo. Baldaŭ do, je la vido de la lumoj, de hederornamitaj kruĉoj, de vinoj, glacitenataj en neĝa litaĵo kaj de rafinitaj maĝoj, gajiĝis la koroj de la festenantoj. Interparoloj komencis zumi vigle, kiel zumas abela aro super florkovrita pomarbo. Iafoje nur interrompis ilin eksplodo de gaja rido, iafoje murmuro de laŭdoj, iafoje tro laŭta kiso, metita sur blankan brakon.
La gastoj, trinkante vinon, verŝadis el la pokaloj po kelke da gutoj al la senmortaj dioj, por havigi ilian zorgemon kaj afablecon al la mastro. Negrave, ke multaj el ili ne kredis je la dioj. Tiel ordonis la moro kaj superstiĉo. Petronius, kuŝante apud Funice, interparolis pri romaj novaĵoj, pri plej novaj eksedziĝoj, pri amo, amaĵoj, pri vetkuroj, pri Spiculus, kiu famiĝis lastatempe sur la areno, kaj pri la plej novaj libroj, kiuj aperis ĉe Atractus kaj ĉe Sosiusoj. Verŝetante la vinon, li diris, ke li verŝas ĝin nur honore al la cipra diino, kiu estas pli malnova kaj pli granda, ol ĉiuj dioj, la sole senmorta, ĉiama kaj reganta.
Lia interparolo estis kiel luma radio, kiu lumigas ĉiam alian objekton, aŭ kiel somera venteto, kiu tuŝas la florojn en ĝardeno. Fine li mansignis al la Ĥorestro, kaj je tiu ĉi signo facile ekzumis la citroj, dum junaj voĉoj eksonis akompane. Poste dancistinoj el Koso, samlandaninoj de Eunice, komencis fulmeti per siaj rozaj korpoj de sub travideblaj vualoj. Fine egipta aŭguristo komencis aŭguri al la gastoj ilian estontecon laŭ moviĝado de ĉielarke koloraj doradoj, fermitaj en kristala vazo.
Sed, kiam ili estis jam sataj de tiuj amuzoj, Petronius leviĝis iom de sia siria kuseno kaj diris per senzorga tono: