Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Geamikoj! pardonu, ke dum la festeno mi turnas min al vi kun peto: nome akceptu ĉiu el vi, kiel mian donacon, tiun pokalon, el kiu li unue verŝis vinon honore al la dioj kaj je mia prospero.

La pokaloj de Petronius brilis de oro, juveloj kaj majstraj skulptaĵoj, do kvankam disdonado de donacoj estis kutima en Romo, ĝojo superverŝis la korojn de la festenantoj. Unuj komencis danki kaj laŭte lin glori, aliaj diris, ke eĉ Jovo mem neniam honoris siajn gastojn sur Olimpo per similaj donacoj; estis fine ankaŭ tiaj, kiuj hezitis antaŭ la akcepto, tiel tiu ĉi fakto superis la ordinaran mezuron.

Li dume levis supren la pokalon el murho, laŭ la brilo similan al ĉielarko kaj simple netakseblan, poste li diris:

— Kaj jen estas tiu, el kiu mi verŝis honore al la cipra sinjorino. Neniu buŝo tuŝu ĝin de nun kaj neniu mano verŝu el ĝi honore al alia diino.

Kaj li ĵetis la multekostan vazon sur la pargeton, surŝutitan per palviolaj floroj de safrano, kaj kiam ĝi frakasiĝis en malgrandajn pecetojn, li diris, vidante ĉirkaŭe mirplenajn rigardojn:

— Miaj karaj, ĝoju, anstataŭ miri. Maljuneco, senforteco — tio estas malgajaj kunuloj de la lastaj jaroj de l' vivo. Sed mi donos al vi bonan ekzemplon kaj bonan konsilon: vidu, oni povas ilin ne atendi, kaj antaŭ ol ili venos, foriri propravole, kiel mi foriras.

— Kion vi volas fari? — demandis maltrankvile kelkaj voĉoj.

— "Mi volas ĝoji, trinki vinon, aŭskulti muzikon, rigardi tiun ĉi dian korpon, kiun vi vidas apud mi, kaj poste endormiĝi kun florkronita kapo. Mi jam adiaŭis la cezaron; ĉu vi volas aŭskulti, kion mi skribis al li adiaŭe?

Dirinte ĉi tion, li eligis leteron de sub la purpura kuseno kaj komencis legi la jenon.

„Mi scias, ho cezaro, ke vi atendas malpacience mian alvenon kaj ke via fidela koro de amiko sopiras min tage kaj nokte. Mi scias, ke vi surŝutus min per donacoj, konfidus al mi la prefektecon de la pretorio, kaj al Tigellinus vi ordonus esti tio, al kio la dioj lin kreis: gardisto de muloj en tiuj viaj bienoj, kiujn vi heredis, veneninte Domitian. Pardonu min tamen, ĉar mi ĵuras al vi je Hadeso kaj en ĝi je la ombroj de via patrino, edzino, frato kaj Seneca, ke mi ne povas veni al vi. La vivo estas granda trezorejo, mia kara, kaj mi sciis el tiu trezorejo elekti la plej valorajn juvelojn, sed estas ankaŭ en la vivo aferoj,