Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiujn mi ne povas plu elporti. Ho, mi petas vin, ne pensu, kvazaŭ al mi malplaĉis tio, ke vi mortigis vian patrinon, kaj edzinon, kaj fraton, ke vi bruligis Romon kaj sendis en Erebon ĉiujn honestajn homojn el via regno. Ne, mia pranepo de Kronoso. Morto estas la sorto de l' homa idaro, kaj de vi oni ne povis esperi aliajn farojn. Sed vundi la orelojn ankoraŭ dum jaroj Per via kantado, vidi viajn domitiusajn maldikajn krurojn, Svingiĝantajn en greka militdanco, aŭskulti vian ludadon, vian deklamadon kaj viajn poemojn, mizera poeto el antaŭurbo, Jen kio superis miajn fortojn kaj vekis sopiron al morto. Romo ŝtopas la orelojn, aŭskultante vin, la mondo vin ridas, kaj mi ruĝiĝadi pro vi plu ne volas, ne povas. La hurlado de Cerbero, mia kara, se ĝi similus eĉ vian kanton, estos al mi malpli malagrabla, ĉar neniam mi estis ĝia amiko kaj mi ne havas la devon honti pro ĝia voĉo. Restu sana, sed ne kantu, mortigu, sed ne skribu versaĵojn, venenu, sed ne dancu, bruligu, sed ne ludu citron — tion ĉi al vi deziras kaj tiun ĉi lastan amikan konsilon sendas al vi Arbiter elegantiae.”

La festenantoj rigidiĝis, ĉar ili sciis, ke se Nero perdus la regnon, tiu bato estus por li malpli kruela. Ili komprenis ankaŭ, ke la homo, kiu skribis tian leteron, devas morti, kaj krome ilin mem ekkaptis pala timo, ĉar tian leteron ili aŭskultis.

„Sed Petronius ekridis per rido tiel sincera kaj gaja, kvazaŭ ĝi estus plej senkulpa serĉo, poste li kondukis la rigardon sur la ĉeestantoj kaj diris:

— Ĝoju kaj forpelu la timon. Neniu bezonas fanfaroni, ke li aŭskultis ĉi tiun leteron, kaj mi mem fanfaronos per ĝi eble nur al Ĥarono en la momento de l’ transveturo.

Poste li kapsignis al greka kuracisto kaj etendis al li la brakon. La lerta greko en unu momento ĉirkaŭligis ĝin per ora ligilo kaj distranĉis la vejnon ĉe la fleksoloko de la mano. La sango ekŝprucis sur la kusenon kaj surverŝis Eunicen, kiu, subapoginte la kapon de Petronius, kliniĝis super li kaj diris:

— Sinjoro, ĉu vi pensis, ke mi vin forlasos? Se la dioj volus al mi doni senmortecon kaj la cezaro la regadon de la mondo, eĉ tiam mi vin sekvus.

Petronius ridetis, leviĝis iom, tuŝis per la buŝo ŝian buŝon kaj respondis:

— Venu kun mi.

Poste li aldonis:

— Vi min vere amis, mia dia!...

Kaj ŝi etendis al la kuracisto sian rozan brakon, kaj post