momento ŝia sango komencis miksi sin kaj unuiĝi kun lia.
Sed li donis signon al la ĥorestro, kaj denove eksonis la citroj kaj la voĉoj. Oni kantis unue „Harmodioson” kaj poste aŭdiĝis kanto de Anakreonto, en kiu la poeto plendas, ke li trovis foje ĉe sia pordo frostotremantan kaj plorantan la infanon de Afrodito: li kunprenis ĝin, varmigis, sekigis ĝiajn flugilojn, sed ĝi, sendanka, trapafis rekompence lian koron per sia sago, kaj de tiam forlasis lin la trankvilo....
Kaj ili, apogitaj unu al la alia, belegaj, kiel paro da dioj, aŭskultis, ridetante kaj paliĝante. Kiam la kanto estis finita, Petronius ordonis disportadi plu vinon kaj manĝaĵojn, poste li komencis interparoli kun pli proksimaj festenanoj pri aferoj vantaj, sed agrablaj, pri kiaj oni ordinare parolis ĉe festenoj. Fine li alvokis la grekon, ke li subligu por momento liajn vejnojn, ĉar li diris, ke ekregas lin dormemo kaj li volus ankoraŭ doni sin al Hipnoso, antaŭ ol Tanatoso dormigos lin por ĉiam.
Li endormiĝis, vere. Kiam li vekiĝis, la kapo de la knabino kuŝis jam, simile al blanka floro, sur lia brusto. Tiam li apogis ŝin sur la kuseno, por ŝin rigardi ankoraŭ fojon. Poste oni denove malligis al li la vejnojn.
La kantistoj je lia signo ekkantis novan kanton de Anakreonto, kaj la citroj akompanis ilin tute mallaŭte, por ne superbrui la vortojn. Petronius iĝadis ĉiam pli pala, kiam tamen la lastaj sonoj eksilentis, li turnis sin ankoraŭ foje al la festenanoj kaj diris:
— Geamikoj, konfesu, ke kune kun ni pereas...
Sed li ne povis fini; lia brako ĉirkaŭprenis per la lasta movo Eunicen, poste la kapo falis sur la kusenon — kaj li mortis.
La festenanoj tamen, rigardante ĉi tiujn du blankajn korpojn, similajn al belegaj statuoj, komprenis, ke kune kun ili pereas tio, kio sola restis ankoraŭ en ilia mondo, nome la poezio kaj la belo.