Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
EPILOGO.


Komence la ribelo de la gallaj legioj sub la komando de Vindex ne ŝajnis tre minaca. La cezaro havis apenaŭ la tridek unuan jaron de la vivo kaj neniu kuraĝis esperi, ke la mondo povus jam baldaŭ esti libera de la premeganta ĝin inkubo. Oni rememoris, ke en la legioj jam plurfoje, eĉ dum la antaŭaj regadoj, okazis ribeloj, kiuj tamen pasis, ne kaŭzante ŝanĝon de a regnestro. Tiel en la tempo de Tiberius Drusus subpremis la ribelon de la panoniaj legioj kaj Germanicus la ribelon de la apudrejnaj. „Kiu povus cetere — parolis la homoj — ekregi Post Nero, se preskaŭ ĉiuj idoj de la dia Aŭgusto pereis dum lia regado?” Aliaj, rigardante kolosojn, prezentantajn lin kiel Herkulon, imagis malgraŭvole, ke neniu forto superos tian Potencon. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, de kiam li iris Aĥajon, sopiris lian revenon, ĉar Helius kaj Politetes, al kiuj li konfidis a regadon en Romo, regis eĉ pli sange, ol li mem.

Neniu estis certa pri sia vivo kaj havaĵo. La leĝo ĉesis defendi. Estingiĝis la homa digno kaj virto, malfirmiĝis la familiaj ligoj, kaj la malnobliĝintaj koroj ne kuraĝis eĉ allasi al si esperon. El Grekujo venadis eĥoj pri senekzemplaj triumfoj de la cezaro, pri miloj da kronoj, kiujn li akiris, kaj Pri miloj da konkurantoj, kiujn li venkis. La mondo ŝajnis Unu orgio, sanga kaj arlekena, sed kune enradikiĝis la konvinko, ke venis la fino de virto kaj de seriozaj aferoj, ke alvenis la tempo de danco, muziko, diboĉo, sango, kaj ke de nun tiel jam devas flui la vivo. La cezaro mem, al kiu la ribelo malfermis la vojon al novaj raboj, nemulte zorgis pri la ribelantaj legioj kaj pri Vindex, kaj ofte eĉ esprimis sian ĝojon Pro tio. Li ne volis ankaŭ forlasi Aĥajon, kaj nur kiam Helius sciigis lin, ke plua prokrasto povas kaŭzi al li perdon de la regno, li ekvojaĝis al Neapolo. Tie denove li ludis kaj kantis, lasante preter la oreloj la novaĵojn pri ĉiam pli minaca sinsekvo de la okazoj. Vane Tigellinus klarigis al li, ke la antaŭaj ribeloj de la legioj ne havis ĉefon, dum nun estras ĝin viro, devenanta de la malnovaj akvitaniaj reĝoj, kaj krome militisto glora kaj sperta. „Ĉi tie