— respondadis Nero — aŭskultas min grekoj, kiuj solaj scias aŭskulti kaj solaj indas mian kanton”. Li parolis, ke lia unua devo estas la arto kaj la gloro. Sed, kiam atingis lin la scio, ke Vindex proklamis lin aĉa artisto, li indigniĝis kaj ekvojaĝis al Romo. La vundoj, kaŭzitaj al li de Petronius, kiujn cikatrigis la restado en Grekujo, malfermiĝis denove en lia koro kaj li volis serĉi ĉe la senato justecon por tiel senekzempla ofendo.
Ekvidinte envoje grupon, fanditan el bronzo, prezentantan gallan militiston, faligitan de roma kavaliro, li konsideris tion bona aŭguro kaj de nun, se li rememoris la ribelantajn legiojn kaj Vindexon, li faris ĝin sole por ilin ridi. Lia enveturo en la urbon superbrilis ĉion, kion oni vidis ĝis tiam. Li veturis sur la sama ĉaro, sur kiu iam Aŭgusto festis sian triumfon. Oni ruinigis unu arkon de la cirko, por malfermi la vojon al la procesio. La senato, la kavaliroj kaj sennombraj amasoj eliris al li renkonte. La muroj tremis de la ekkrioj: „Saluton, Aŭgusto! saluton, Herkulo! saluton al vi, dia, unika, olimpa, pitia, senmorta!” Post li oni portis la akiritajn laŭrokronojn, la nomojn de la urboj, en kiuj li triumfis, kaj skribitajn sur tabuloj nomojn de la majstroj, kiujn li venkis. Nero mem estis kvazaŭ ebria kaj demandis kun emocio la ĉirkaŭantajn lin aŭgustanojn: kio estis la triumfo de Cezaro kompare kun lia triumfo? La penso, ke iu el la mortemuloj kuraĝus levi la manon kontraŭ tian majstron-duondion, ne povis trovi lokon en lia kapo. Li sentis sin vere olimpa, kaj pro tio mem sekura. La entuziasmo kaj freneza fervoro de la amasoj stimulis lian propran frenezon. Efektive, povis ŝajni en la tago de tiu triumfo, ke ne nur la cezaro, sed la tuta mondo perdis ĉian prudenton.
Sub la floroj kaj amasoj da laŭrokronoj neniu sciis distingi abismon. Ankoraŭ en la sama vespero la kolonoj kaj muroj de la temploj kovriĝis per surskriboj, en kiuj oni citis la krimojn de la cezaro, minacis al li proksiman venĝon kaj mokis lin, kiel artiston. De buŝo al buŝo pasadis la diro: „Li kantis tiel longe, ĝis li vekis la kokojn (gallos)”. Timigaj famoj komencis trakuri la urbon kaj kreskis ĝis monstra grandeco. Maltrankvilo ekregis la aŭgustanojn. La homoj, necertaj, kion elmontros la estonteco, ne kuraĝis esprimi dezirojn kaj esperojn, ili ne kuraĝis preskaŭ senti kaj pensi.
Kaj li vivis plue nur per teatro kaj muziko. Interesis lin nove elpensitaj muzikinstrumentoj kaj nova akva orgeno, kiu estis provata sur Palatino. En sia infaniĝinta menso, nekapabla