eĉ al unu konsilo aŭ faro, li imagis, ke projektoj de cirkludoj aj spektakloj, celantaj malproksiman estontecon, memfakte deturnos la danĝeron. Liaj plej proksimaj ĉirkaŭantoj, vidante, ke anstataŭ klopodi pri rimedoj kaj armeo, li klopodas sole pri esprimoj, trafe bildantaj la teruron de la situacio, komencis ankaŭ perdi la kapojn. Aliaj tamen pensis, ke li nur mistifikas sin mem kaj ceterajn homojn per citaĵoj, havante en la animo timon kaj maltrankvilon. Efektive liaj agoj iĝis febraj. Ĉiutage miloj da novaj projektoj pasadis tra lia kapo. Iafoje li salte leviĝadis, por kuri kontraŭ la danĝeron, ordonis paki sur veturilojn citrojn kaj liutojn, armi junajn sklavinojn kiel amazonojn, kaj samtempe venigi la legiojn el la oriento. Alifoje li pensis, ke ne per milito, sed per kanto li finos la ribelon de la gallaj legioj. Kaj lia animo ridetis al tiu spektaklo, kiu devis okazi post perkanta pacigo de la soldatoj. Jen la legianoj ĉirkaŭos lin kun larmoj en la okuloj, kaj li kantos al ili epinicium, post kio nova epoko komenciĝos por li kaj por Romo. lafoje li vokis pri sango; iafoje li deklaris, ke li kontentiĝos per la vicreĝeco de Egipto; li rememoris la aŭgutistojn, kiuj antaŭdiris al li regadon en Jerusalemo, aŭ kortuŝiĝis per la penso, ke kiel migranta kantisto li perlaboros a ĉiutagan panon, kaj la urboj kaj landoj adoros lin jam ne kiel cezaron, la sinjoron de la tera disko, sed kiel kantiston, kian ĝis nun ne naskis la homaro.
Kaj tiel li baraktis, frenezis, ludis, kantis, ŝanĝadis la intencojn, ŝanĝadis la citaĵojn, ŝanĝadis la propran vivon kaj la vivon de la mondo en ian sonĝon sensencan, fantazian kaj kune teruran, en laŭtkrian aventuradon, konsistantan el pompaj esprimoj, aĉaj versoj, ĝemoj, larmoj kaj sango, kaj dume la nubo ĉe la okcidento kreskis kaj potenciĝadis de tago al tago. La mezuro tropleniĝis, la arlekena komedio estis videble venanta al la fino.
“Kiam la scio pri Galba kaj pri aliĝo de Hispanujo al la ribelo atingis liajn orelojn, ekkaptis lin kolerego kaj furiozo. Li frakasis pokalojn, renversis tablon dum festeno kaj eldonis ordonojn, kiujn nek Helius, nek Tigellinus mem kuraĝis plenumi. Elmurdi la gallojn, loĝantajn en Romo, poste duafoje ekbruligi la urbon, ellasi ĉiujn bestojn el la bestejoj kaj la metropolon transporti en Aleksandrion — ĉio tio ŝajnis al li faro granda, mirinda kaj facila. Sed la tagoj de lia ĉiopovo jam pasis kaj eĉ la antaŭaj kunkrimuloj komencis lin rigardi kiel frenezulon.
La morto de Vindex kaj malpaco inter la ribelantaj legioj