ŝajnis tamen denove klini la teleron de l’ pesilo al lia flanko. Jam novaj festenoj, novaj triumfoj kaj novaj verdiktoj estis antaŭdiritaj en Romo, kiam unu nokton el la tendaro de la pretorianoj venis sur ŝaŭmokovrita ĉevalo sendito, komunikante, ke en la urbo mem la soldatoj ekribelis kaj proklamis Galban cezaro.
La cezaro dormis en la momento de lia alveno, sed vekiĝinte, vane li vokis siajn korpogardistojn, postenantajn nokte ĉe la pordoj de la ĉambroj. En la palaco regis jam malpleno. Nur sklavoj rabis en pli malproksimaj anguloj, kion oni povis ankoraŭ momente rabi. Sed lia vido fortimigis ilin, kaj li vagis sola tra la domo, plenigante ĝin per ekkrioj de teruro kaj malespero.
Fine tamen la liberigitoj: Phaon, Spirus kaj Epaphroditus venis helpi lin. Ili volis, ke li forkuru, dirante, ke li ne devas perdi eĉ momenton, li tamen iluziis ankoraŭ. Kaj se li, vestita per funebra vesto, ekparolus al la senato, ĉu la senato rezistus al liaj larmoj kaj elokventeco? Se li uzus la tutan parolarton, la tutan elokventecon kaj aktoran talenton, ĉu iuj ajn en la mondo kapablus al li rezisti? Ĉu oni ne donus al li almenaŭ la prefektecon de Egipto?
La liberigitoj, alkutimintaj al flatoj, ne kuraĝis ankoraŭ rekte nei, ili avertis lin nur, ke antaŭ ol li povos atingi Forumon, la popolo disŝiros lin en pecojn, kaj minacis, ke se li tuj ne surĉevaliĝos, ankaŭ ili lin forlasos.
Phaon oferis al li rifuĝon en sia domo, staranta ekster la Nomentana pordego. Post momento ili surĉevaliĝis kaj, kovrinte la kapojn per la manteloj, ekgalopis al la ekstremo de la urbo. La nokto estis paliĝanta. Sur la stratoj tamen regis jam movado, anoncanta la eksterordinarecon de la momento. Soldatoj, jen unuope, jen en malgrandaj aretoj, diskuradis tra la urbo. Jam proksime al la tendaro la cezara ĉevalo eksaltis subite flanken je la vido de kadavro. Tiam la mantelo deŝoviĝis de la kapo de la rajdanto kaj soldato, kiu ĝuste en tiu ĉi momento pasis preter li, ekkonis la regnestron, sed, konfuzite per la eksterordinara renkonto, li salutis lin militiste. Trarajdante preter la pretoria tendaro ili ekaŭdis tondrajn ekkriojn je la honoro de Galba. Nero ekkomprenis fine, ke proksimiĝas la horo de morto. Ekkaptis lin timo kaj riproĉoj de la konscienco. Li parolis, ke li vidas antaŭ si mallumon en la formo de nubo, kaj el tiu nubo klinas sin al li vizaĝoj, en kiuj li rekonas la patrinon, la edzinon kaj la fraton. Liaj dentoj klakis pro