timo, tamen lia komedianta animo trovis kvazaŭ ian ĉarmon en la teruro de la momento. Esti ĉiopova sinjoro de la mondo kaj perdi ĉion ŝajnis al li plejsupro de tragedio. Kaj fidela al si mem, li ludis en ĝi la ĉefrolon ĝis la fino. Ekregis lin febro de citaĵoj kaj pasia deziro, ke la ĉeestantoj konservu ilin en la memoro por la postaj generacioj. Kelkfoje li diris, ke li volas morti kaj vokis Spiculuson, kiu mortigadis plej lerte el ĉiuj gladiatoroj. Alifoje li deklamis: „Patro, patrin”, edzino vokas min al morto!” 'Trabriloj de espero tamen vekiĝadis en li de tempo al tempo, vantaj kaj infanaj. Li sciis, ke li iras al morto, kaj kune li ĝin ne kredis.
La Nomentanan pordegon ili trovis malfermitan. Rajdante pluen, ili pasis preter Ostriano, kie instruadis kaj baptadis Petro. Je la tagiĝo ili estis en la domo de Phaon.
Tie la liberigitoj ne kaŝis plu antaŭ li, ke estas la tempo morti, do li ordonis fosi por si kavon kaj kuŝiĝis sur la tero, por ke ili povu precize mezuri la tombon. Sed je la vido de la elfosata tero ekregis lin timo. Lia grasa vizaĝo paliĝis kaj sur la frunto aperis, kvazaŭ gutoj da matena roso, gutoj da ŝvito. Li komencis prokrasti. Per voĉo kune tremanta kaj aktora li deklaris, ke la momento ankoraŭ ne alvenis, poste li komencis denove citi. Fine li petis, ke oni lin bruligu. „Kia artisto pereas!” ripetadis li kvazaŭ kun miro.
Dume alvenis sendito de Phaon kun la sciigo, ke la senato eldonis jam verdikton kaj ke la parricida estas punota laŭ la malnova moro.
— Kia estas tiu moro? — demandis Nero per blankiĝinta buŝo.
— Oni premos vian kolon per forkego kaj mortskurĝos vin, poste oni ĵetos la korpon en Tibron — respondis akre Epaphroditus.
Tiam li malfermis la mantelon surbruste.
— Estas do la tempo! — diris li, rigardinte la ĉielon. Kaj li ripetis ankoraŭ fojon:
— Kia artisto pereas!
En la sama momento aŭdiĝis hufbruo de ĉevaloj. Ĝi estis centuriestro, venanta, fronte de soldatoj por kunporti la kapon de Ahenobarbus.
— Rapidu! — ekkriis la liberigitoj.
Nero almetis ponardon al la kolo, sed li pikis sin nur per la timema mano kaj videble estis, ke neniam li kuraĝos enprofundigi la klingon. Tiam neatendite Epaphroditus ekpuŝis lian