Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

manon; la ponardo eniĝis ĝis la tenilo, kaj liaj okuloj elorbitiĝis, teruraj, grandegaj, timplenaj.

— Mi alportas al vi vivon! — ekkriis la centuriestro, enirante.

— Tro malfrue — respondis Nero per raŭka voĉo.

Poste li aldonis:

— Jen estas fideleco!

La morto fulmrapide komencis preni en posedon lian kapon. La sango el la dika nuko ŝprucis en nigra torento sur la ĝardenajn florojn. Liaj piedoj komencis bati la teron — kaj li mortis.

Tagon poste la fidela Acte ĉirkaŭvolvis lin per multekostaj teksaĵoj kaj bruligis sur aromplena ŝtiparo.

.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

Tiel pasis Nero, kiel pasas uragano, fulmotondro, brulo, milito aŭ pesto, dum la baziliko de Petro regas ĝis nun de la Vatikana altaĵo la urbon kaj la mondon.

Kaj proksime al la iama Kapena pordego staras malgranda kapeleto kun iom defrotita surskribo: Quo Vadis, Domine?


F I N O.