Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO XLI


Nero ludis kaj kantis himnon honore al la „Cipra diino”, al kiu li mem komponis versojn kaj muzikon. Li estis tiutage voĉriĉa kaj sentis, ke lia muziko vere ravas la ĉeestantojn; tiu ĉi sento donis tiom da forto al la tonoj, kiujn li eligadis el la brusto, kaj tiel ekzaltis lian propran animon, ke li ŝajnis esti inspirita. Fine li mem paliĝis pro sincera emocio. Eble ankaŭ la unuan fojon en la vivo li ne volis aŭskulti laŭdojn de la ĉeestantoj. Dum momento li sidis kun manoj apogitaj sur la citro kaj kun klinita kapo, poste li leviĝis subite.

— Mi estas laca kaj bezonas aeron. Agordu dume la citrojn.

Dirinte ĉi tion, li volvis silkan tukon ĉirkaŭ la gorĝo.

— Vi venu kun mi — li diris — turnante sin al Petronius kaj Vinicius, sidantaj en angulo de la ĉambro. — Vi, Vinicius, donu al mi la brakon, ĉar mankas al mi fortoj, kaj Petronius parolos al mi pri muziko.

Ili iris kune sur terason, pavimitan per alabastro kaj surŝutitan per safranoj.

— Ĉi tie oni spiras pli libere — diris Nero. — Mia animo estas tuŝita kaj malgaja, kvankam mi vidas, ke kun tio, kion mi prove kantis, mi povas prezentiĝi publike, kaj ke ĝi estos triumfo, kian neniu romano iam ĝis nun atingis.

— Vi povas prezentiĝi ĉi tie, en Romo kaj en Aĥajo. Mi vin admiris per la tuta koro kaj menso, dia! — respondis Petronius.

— Mi scias. Vi estas tro maldiligenta, por lacigi vin per laŭdoj. Kaj vi estas sincera, kiel Tulius Senecio, sed pli kompetenta, ol li. Diru al mi, kion vi opinias pri muziko?

— Kiam mi aŭskultas poezion, kiam mi rigardas kvadrigon, kondukatan de vi en cirko, belan statuon, belan templon aŭ bildon, mi sentas, ke tion, kion mi vidas, mi plene posedoprenas kaj ke en mia ravo estas ĉio, kion tiu arto povas doni. Sed kiam mi aŭskultas muzikon, precipe vian, prezentiĝas al mi ĉiam novaj beloj kaj voluptoj. Mi postkuras ilin, kaptas, sed antaŭ ol mi ilin ensorbas, alfluas jam novaj kaj novaj, tute kiel maraj ondoj, kiuj venas el senfineco. Do mi diros al