Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vi, ke muziko estas kiel maro. Ni staras sur unu bordo kaj vidas la malproksiman ondaron, sed la alian bordon ekvidi ni ne povas.

— Ha, kiel profunda konanto vi estas! — diris Nero.

Kaj dum momento ili paŝis silente, nur la safranoj kraketis mallaŭte sub iliaj piedoj.

— Vi esprimis mian penson — diris fine Nero — kaj tial mi ĉiam diras, ke en la tuta Romo vi sola scias min kompreni. Jes. La samon ankaŭ mi opinias pri muziko. Kiam mi ludas kaj kantas, mi vidas tiajn aferojn, pri kiuj mi ne sciis, ke ili ekzistas en mia regno aŭ en la mondo. Jen mi estas cezaro kaj la mondo apartenas al mi, mi havas ĉian povon. Tamen muziko malkovras antaŭ mi novajn landojn, novajn montojn kaj marojn kaj novajn voluptojn, kiujn mi ĝis nun ne konis. Plej ofte mi ne scias ilin nomi, nek kompreni per la intelekto — mi nur sentas ilin. Mi sentas la diojn, mi vidas Olimpon. Ia transmonda vento blovas al mi; mi rimarkas, kvazaŭ en nebulo, iajn grandajn aferojn, senlimajn kaj trankvilajn, tiel helajn kiel sunleviĝo… La tuta Sferoso ludas ĉirkaŭe, kaj mi konfesas al vi… (ĉe tio ĉi la voĉo de Nero ektremis de efektiva miro), ke mi, cezaro kaj dio, sentas min tiam malgranda, kiel polvo. Ĉu vi kredas ĝin?

— Jes. Nur grandaj artistoj povas senti sin malgrandaj antaŭ arto…

— Hodiaŭ estas nokto de sincereco, do mi malfermas antaŭ vi la animon, kiel antaŭ amiko, kaj mi diros al vi ion pli… Ĉu vi kredas, ke mi estas blinda aŭ senigita de saĝo? Ĉu vi kredas, ke mi ne scias, ke en Romo oni skribas sur la muregoj insultojn kontraŭ mi, ke oni min nomas patrinmortiginto kaj edzinmortiginto… ke oni min konsideras monstro kaj kruelulo, tial, ĉar Tigellinus havigis de mi kelkajn mortverdiktojn kontraŭ miaj malamikoj? Jes, mia kara, oni min konsideras monstro, kaj mi scias pri tio… Ili kredigis al mi kruelecon tiagrade, ke mi mem min demandas iafoje, ĉu mi ne estas kruela… Sed ili ne komprenas tion, ke agoj de homo povas esti iafoje kruelaj, kaj la homo povas ne esti kruela. Ha, neniu kredus, kaj eble vi ankaŭ, mia kara, ne kredos, ke en kelkaj momentoj, kiam muziko balancas mian animon, mi sentas min tiel bona, kiel infano en lulilo. Mi ĵuras al vi je tiuj steloj, kiuj brilas super ni, ke mi diras al vi puran veron: homoj ne scias, kiom da bono kuŝas en tiu ĉi koro kaj kiajn trezorojn mi mem en ĝi ekvidas, kiam