Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mencis flustri:

— Ĉu vi scias, ke mi ĉefe tial kondamnis je morto la patrinon kaj la edzinon? Ĉe la sojlo de l' nekonata mondo mi volis fari plej grandan oferon, kian homo povas fari. Mi kredis, ke poste io okazos kaj ke malfermiĝos ia pordo, post kiu mi ekvidos ion nekonatan. Estu ĝi mirinda aŭ terura super la homa kompreno, ĝi estu nur eksterordinara kaj granda.... Sed ankaŭ tiu ofero ne sufiĉis. Por malfermi la transteran pordon ofero pli granda estas videble bezona — kaj fariĝu tiel, kiel volas la orakolo.

— Kion vi intencas fari?

— Vi vidos ĝin, vi vidos pli baldaŭ, ol vi supozas. Dume sciu, ke ekzistas du Neroj: unu tia, kian la homoj konas en mi, la alia — artisto, kiun konas nur vi sola kaj kiu, se li detruas, kiel morto, aŭ diboĉas, kiel Bakho, faras ĝin tial, ke li volas sufoki la vulgarecon kaj mizerecon de la ordinara vivo kaj ke li volas ĝin elsarki, se li eĉ devus uzi fajron aŭ feron.... Ho, kiel vulgara estos ĉi tiu mondo, kiam mi ne estos en ĝi plu!.... Neniu ankoraŭ divenas, nek eĉ vi, mia kara, kia artisto mi estas. Sed ĝuste tial mi suferas kaj sincere al vi diras, ke la animo estas en mi iafoje tiel malgaja, kiel tiuj cipresoj, kiuj nigras tie antaŭ mi. Malfacile estas al homo porti la ŝarĝon de la plej granda povo kaj de la plej granda talento....

— Mi kompatas vin, cezaro, per la tuta koro, kaj kun mi kompatas vin la tero kaj la maro, ne kalkulante Viniciuson, kiu adoras vin en la animo.

— Li ankaŭ estis ĉiam al mi simpatia — diris Nero — kvankam li servas al Marso, ne al la muzoj.

— Li servas antaŭ ĉio al Afrodito — respondis Petronius. Kaj subite li decidis per unu ekludo solvi la aferon de la nevo kaj kune forigi ĉiajn danĝerojn, kiuj povus lin minaci.

— Li estas enamiĝinta, kiel Troilo je Kresido — li diris-

— Permesu al li, sinjoro, foriri Romon, aŭ li velkos ĉi tie. Ĉu vi scias, ke la liga garantiulino, kiun vi al li donacis, estas retrovita, kaj Vinicius, irante Antiumon, lasis ŝin sub la zorgado de iu Linus? Mi ne menciis al vi pri tio, ĉar vi estis komponanta vian himnon, kaj tio ĉi estas afero pli grava, ol ĉio. Vinicius volis havi ŝin kiel amatinon, sed kiam ŝi montriĝis virta, kiel Lucretia, li enamiĝis je ŝia virto kaj nun deziras ŝin edzinigi. Ŝi estas reĝa filino, do li ne malhonoros sin, sed li estas vera soldato: li sopiras, velkas, ĝemas, sed atendas