la permeson de sia imperiestro.
— Imperiestro ne elektas edzinojn por siaj soldatoj. Por kio li bezonas mian permeson?
— Mi diris al vi, sinjoro, ke li vin adoras.
— Tiom pli li povas esti certa pri mia permeso. Ŝi estas bela knabino, sed tro mallarĝa en la koksoj. La aŭgustino Poppaea plendis al mi, ke ŝi malsanigis per sorĉoj nian infanon en la ĝardenoj de Palatino....
— Sed mi diris al Tigellinus, ke sorĉoj ne influas diojn. Ĉu vi memoras, dia, kiel li konfuziĝis kaj kiel vi mem kriis: habet!
— Mi memoras.
Kaj li turnis sin al Vinicius:
— Ĉu vi amas ŝin tiel, kiel diras Petronius?
— Mi amas ŝin, sinjoro! — respondis Vinicius.
— Do mi ordonas al vi morgaŭ senprokraste iri Romon, edzinigi ŝin kaj ne reveni antaŭ miajn okulojn sen la edziĝa ringo.
— Dankon al vi, sinjoro, el la koro kaj el la animo.
— Ho, kiel agrable estas feliĉigadi homojn — diris la cezaro. — Mi volus fari nenion alian dum la tuta vivo.
— Faru al ni ankoraŭ unu favoron, dia, — diris Petronius — kaj deklaru vian volon en la ĉeesto de la aŭgustino. Vinicius neniam kuraĝus edzinigi knabinon, kiun la aŭgustino malsimpatias, sed vi, sinjoro, dispelus per unu vorto ŝiajn malplaĉojn, sciigante, ke vi mem tion ordonis.
— Bone — diris la cezaro — al vi kaj al Vinicius mi scius nenion rifuzi.
Li reiris al la palaco, kaj ili sekvis lin, kun koroj plenaj de ĝojo pro la venko. Vinicius devis sin deteni, por ne ĵeti sin sur la kolon de Petronius, ĉar nun ĉiaj danĝeroj kaj baroj ŝajnis esti forigitaj.
En la atrium de la palaco la juna Nerva kaj Tulius Senecio amuzis la aŭgustinon per konversacio, dum Terpnos kaj Diodorus estis agordantaj la citrojn. Nero, enirinte, sidiĝis sur seĝon, inkrustitan per testuda ŝelo, kaj flustrinte ion en la orelon de greka paĝio, atendis.
La paĝio baldaŭ revenis kun ora skatolo. Nero malfermis ĝin kaj, elektinte kolĉenon el grandegaj opaloj, diris:
— Jen estas juveloj, indaj je la hodiaŭa vespero.
— La radioj de matenlumo ŝajnas brili en ili — respondis Poppaea, konvinkite, ke la kolĉeno estas destinita por ŝi.