Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lo- kaj la homoj svenas aŭ, freneziĝinte, ĵetas sin en la fajron.... Romo pereas, sinjoro!

Sekvis momento da silento, kiun interrompis la ekkrio de Vinicius:

— Vae misero mihi!

Kaj la juna viro, deĵetinte la togon, en sola tuniko elkuris el la palaco.

Nero levis la manojn al la ĉielo kaj vokis:

— Ve al vi, sankta urbo de Priamo!....