Vinicius apenaŭ havis la tempon ordoni al kelkaj sklavoj,
ke ili lin sekvu, poste, saltinte sur ĉevalon, li ekkuregis meze
de la profunda nokto tra la malplenaj stratoj de Antiumo en
la direkton al Laurento. Atinginte sub la influo de la terura
novaĵo la staton kvazaŭ de frenezo kaj de mensa sovaĝeco,
li en momentoj ne konsciis klare, kio kun li okazas, li nur
sentis, kvazaŭ sur tiu sama ĉevalo post lia dorso sidas malfeliĉo
kaj kriante en liajn orelojn: „Romo brulas!” — vipas
lin mem, la ĉevalon, kaj pelas ilin en tiun fajron. Metinte sian
malkovritan kapon sur la ĉevalan nukon, li kuris nur en
tuniko, blinde, ne rigardante antaŭen kaj ne atentante malhelpaĵojn,
kontraŭ kiuj li povus frakasiĝi. Meze de la silento
kaj meze de la nokto, trankvila kaj stelriĉa, la rajdanto
kaj la ĉevalo, surverŝitaj de la luna brilo, similis al sonĝa
vizio. Lia idumea virĉevalo, alpreminte la orelojn kaj etendinte
la kolon, kuris kiel sago, pasante preter senmovaj cipresoj
kaj blankaj palacoj, kaŝitaj inter ili. La bruo de la hufoj
sur la pavimplatoj vekis tie kaj ie hundojn, kiuj per boiado
akompanis la strangan aperaĵon kaj poste, maltrankviligitaj
de ĝia subiteco, komencis hurli, levante la kapojn al la luno.
La sklavoj, rapidantaj post Vinicius, havante ĉevaloin multe
malpli bonajn, baldaŭ restis malantaŭe. Li mem, trakurinte,
kiel uragano, la dormantan Laurenton, direktiĝis al Ardeo,
kie, same kiel en Aricio, Boviloj kaj Ostreno, li tenis envojajn
ĉevalojn, por povi en plej mallonga tempo trakuradi la distancon,
dividantan lin de Romo. Memorante pri tio ĉi, li
streĉigis la lastajn fortojn de la ĉevalo. Post Ardeo ekŝajnis al
li, ke la ĉielo en la nordorienta flanko kovriĝas per roza
rebrilo. Ĝi povis esti ankaŭ la matenlumo, ĉar la horo estis
malfrua, kaj en julio tagiĝadis frue. Sed Vinicius ne povis
deteni ekkrion de malespero kaj furiozo, ĉar ekŝajnis al li,
ke ĝi estas ruĝobrilo de fajrego. Li rememoris la vortojn de
Lecanius: „la tuta urbo estas unu maro da flamoj” — kaj
dum momento li sentis, ke vere minacas lin frenezo, ĉar li
perdis ĉian esperon, ke li sukcesos savi Ligian, aŭ eĉ al' uri,
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/52
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XLII