Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antaŭ ol la urbo ŝanĝos sin en unu amason da cindroj. Liaj pensoj iĝis nun eĉ pli rapidaj, ol la galopo de la ĉevalo, kaj ili kuregis antaŭ li, kiel aro da nigraj birdoj — malesperaj kaj monstraj. Li ne sciis vere, kiu parto de la urbo komencis bruli, li tamen supozis, ke la transtibra kvartalo, plena de dense starantaj domoj, magazenoj de ligno kaj lignaj budoj, kie oni vendadis sklavojn, povis la unua iĝi viktimo de la flamoj. En Romo sufiĉe ofte eksplodadis bruloj, kaj same ofte okazadis ĉe ili agoj perfortaj kaj rabaj, precipe en la kvartaloj, okupataj de loĝantaro malriĉa kaj duone barbara — kio do povis okazi tie, en Transtibro, la nesto de popolaĉo, devenanta el ĉiuj flankoj de la mondo? Ĉe tio la penso pri Ursus kaj lia superhoma forto traflugis la kapon de Vinicius, sed kion povis helpi eĉ ne homo, sed titano, kontraŭ la detrua potenco de fajro? La timo pro ebla ribelo de la sklavoj ankaŭ estis inkubo, kiu persekutis Romon de multaj jaroj. Oni diradis, ke centmiloj de tiuj homoj revas pri la tempo de Spartacus kaj atendas nur taŭgan momenton, por ekkapti armilon kontraŭ la premantoj kaj la urbo. Kaj jen la momento venis! Povas esti, ke tie, en la urbo, krom la fajrego furiozas buĉado kaj milito. Eble eĉ la pretorianoj atakis la urbon kaj murdas laŭ ordono de la cezaro. Kaj la haroj leviĝis subite sur la kapo de Vinicius. Li rememoris ĉiujn interparolojn pri bruloj de urboj, per kiuj oni de certa tempo kun stranga obstineco okupis sin en la kortego de la cezaro, li rememoris liajn plendojn, ke li devas priskribi brulantan urbon, neniam vidinte veran urbobrulon, lian malestiman respondon al Tigellinus, kiu proponis bruligi Antiumon aŭ artefaritan lignan urbon, fine liajn plendojn pro Romo kaj pro la malbonodoraj stratetoj de Suburra. Jes! La cezaro mem ordonis bruligi la urbon! Li sola povis decidiĝi je tio, same kiel la sola Tigellinus povis entrepreni plenumon de tia ordono. Kaj se Romo brulas laŭ la ordono de la cezaro, kiu povas garantii, ke ankaŭ la loĝantaro ne estos laŭ lia ordono elmurdita? La monstro estis kapabla ankaŭ al tia faro. Sekve brulo, ribelo de la sklavoj kaj buĉado! ia terura ĥaoso! ia elkateniĝo de detruaj elementoj kaj de homa furiozo, kaj en ĉio tio — Ligia! Ĝemoj de Vinicius miksis sin kun stertorado kaj ĝemoj de la ĉevalo, kiu, kurante la vojon, leviĝantan senĉese ĝis Aricio supren, galopis jam per la lasta spiro. — Kiu ŝin elŝiros el la brulanta urbo kaj kiu povas ŝin savi? Ĉe tiu ĉi penso Vinicius, kuŝiĝinte tute plate sur la ĉevalo, enigis la fingrojn en siajn harojn, preta mordi pro doloro la ĉevalan